Alianca interveno en Rusio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alianca interveno en Rusio
military intervention
Komenco 1918 vd
Fino 1925 vd
vdr

La Ententa interveno en la rusa enlanda milito estis la alianca interveno en la rusa enlanda milito (1917–1923), ĉe fino de la unua mondmilito (1914–1918), je flanko de la kontraŭ-bolŝevikaj fortoj (blanka movado). La intervenon realigis 14 landoj de aliancaj landoj, timintaj la disvastiĝon de la bolŝevismo.

La interveno komenciĝis en 1918 por savi la ĉeĥoslovakan legion kaj sekurigi la militistan materialon, stokigitan en rusiaj havenoj (Arĥangelsko, Murmansko kaj Vladivostoko). Ili esperis remalfermon de la orienta fronto kontraŭ la imperia Germanio kaj ties aliancanoj.

Spite al la alianca apogo, la Ruĝa Armeo venkis la Blankan Armeon. La fakto, ke la interveno havis malgrandan popularecon en la aliancaj landoj kaj en Rusio, ke la aliancanoj ne havis klaran, veran politikan-militistan strategion aŭ celon, kombinante kun malkompetenteco de Blanka Armeo kondukis al retiriĝo el la Nord-Rusia interveno (1918–1920) kaj la Siberia interveno (1918–22); do la japanoj okupis partojn de Siberio ĝis 1922, ĝis kiam la Ruĝa Armeo atingis tiun regionon.

Eventoj[redakti | redakti fonton]

Post la rusa revolucio de 1917, la bolŝevika registaro kaj la Germana Imperio subskribis la traktaton de Brest-Litovsk en marto de 1918 kaj tiel formale finiĝis la milito en la orienta fronto. Tio permesis relokigon de la germanaj trupoj al la okcidenta fronto, kie la britaj kaj francaj armeoj atendis la usonajn fortojn.

Ĉeĥoslovaka legio[redakti | redakti fonton]

La subskribo de la traktato de Brest-Litovsk, ke oni forlasas la militkaptitojn kaj kiuj povas hejmeniri. La ĉeĥaj kaj slovakaj milikaptitoj (ĉ. 50.000) jam longtempe deziris propran ŝtaton kaj ne volis hejmeniri kaj plu batali por la Aŭstra imperio. Tiuj soldatoj volis forlasi Rusion tra Siberio tra Vladivostoko al Francio kaj ekbatali por la propra ŝtato, kontraŭ la centraj potencoj. La bolŝevikoj permesis la forlason, se tiuj soldatoj restas neŭtralaj. Duono de la soldatoj atingis la celon, ĉar komenciĝis batalo inter la legio kaj la bolŝevikoj, en majo de 1918.

Aliancaj fortoj[redakti | redakti fonton]

Kanada Siberia Ekspedicia Forto, 1919

La aliancanoj ekzorgis post perdo de la rusa aliancano, kolapso de la orienta fronto. La germanaj trupoj aperis en Finnlando en aprilo de 1918 kaj la aliancanoj ektimis, ke ili konkeras la murmanskan-petrogradan fervojon, akiras la abundan militistan stokon en rusiaj havenoj de Murmansk, Arĥangelsk. Alia zorgo estis disvastiĝo, fortiĝo de la bolŝevismo, malvenko de la ĉeĥoslovaka legio.

Pro tiuj zorgoj, la brita kaj la franca registaroj decidis sendi trupojn en Rusion (britoj 40.000, francoj 12.000). En julio de 1918 eĉ Usono aliĝis al la interveno, sendante 5.000 soldatojn en kadro de la Nord-Rusia interveno, pluajn 8.000 en kadro de la Usona interveno en Siberio. Alvenis ankaŭ pliaj soldatoj de la Brita imperio, kaj eĉ la japanoj okupis partojn de Rusio per 70.000 soldatoj.

Pluaj intervenantaj landoj estis sur la Krimea duoninsulo Grekio (24.000), Pollando (12.000), en la Arĥangelska regiono Serbio (4.000), Rumanio (4.000), Italio (2500), Kanado (4.000). Ĉinoj (2.000), kanadanoj, aŭstralianoj (150) kaj la japanoj (28-70.000) intervenis en la vladivostokan regionon.

Usonaj soldatoj en Vladivostoko, aŭgusto 1918

Retiriĝo[redakti | redakti fonton]

La aliancaj trupoj ne povis venki la bolŝevikojn, tio evidentiĝis jam en fino de 1918, frue de 1919. Post tio, la aliancanoj ne partoprenis rekte en la bataloj, sed ĉefe apogis la blankajn preferatajn fortojn per militista stoko. Post kiam la blankaj fortoj malfortiĝis, estis venkitaj, la aliancaj fortoj tute forlasis en 1920 la eŭropan parton de Rusio. La japana armeo retiriĝis nur en 1922 el la Siberia regiono.