Alianco por Eŭropo de Nacioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Alianco por Eŭropo de Nacioj aŭ mallonge AEN (angle Alliance for Europe of the Nations, france Alliance pour l'Europe des Nations], germane Allianz für ein Europa der Nationen) estas eŭropa politika partio. Ĝi fondiĝis dum decembro 2004 en Milano. Jam antaŭe ekzistis paralela frakcio de la Eŭropa Parlamento sub la nomo "Unio por Eŭropo de Nacioj". La alianco konsistas el 16 naciismaj, konservativaj kaj eŭroposkeptikaj partioj

La plej gravaj programeroj kaj valoroj el la programo de AEN estas substreko de la nacioj respektive naciaj ŝtatoj kun siaj popoloj, la koncepto de demokratio, protekto de la diverseco de tradicioj kaj popolaj kutimoj, solidareco, paco, politika stabileco kaj sekureco, subteno de la (kristanisme dominita) "okcidenta civilizo" kaj de humanismaj principoj kaj la postulo, ke la rajton pri plej multaj decidoj en la Eŭropa Unio ne havu la unio, sed la unuopaj naciaj ŝtatoj.

Membraj partioj[redakti | redakti fonton]

  •  Irlando: Fianna Fáil (konservativa registara partio, tendence pli por-eŭropa ol la aliaj partioj de la alianco)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]