Alice Coltrane
| Alice Coltrane | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskonomo | Alice McLeod |
| Naskiĝo | 27-an de aŭgusto 1937 en Detrojto |
| Morto | 12-an de januaro 2007 (69-jaraĝa) en West Hills |
| Mortokialo | spirhalto |
| Tombo | Pinelawn Memorial Park (en) |
| Lingvoj | angla |
| Loĝloko | John Coltrane Home |
| Ŝtataneco | Usono |
| Alma mater | Cass Technical High School (en) |
| Familio | |
| Edz(in)o | John Coltrane (1965–1967) Kenny Hagood (en) |
| Infano | Ravi Coltrane (en) ( |
| Parencoj | Ernie Farrow (en) |
| Okupo | |
| Okupo | pianisto diskografa artisto ĵazmuzikisto komponisto bandestro |
| Verkoj | Transcendence A Monastic Trio Huntington Ashram Monastery Cosmic Music Journey in Satchidananda Universal Consciousness World Galaxy Eternity Divine Songs Translinear Light |
| TTT | |
| Retejo | http://www.alicecoltrane.org/ |
Alice COLTRANE (naskita kiel McLeod la 27-an de aŭgusto 1937 en Detrojto, Miĉigano ; mortis la 12-an de januaro 2007 en Los-Anĝeleso, Kalifornio) estis usona ĵazmuzikistino, orgenisto, harpisto kaj komponisto; edzino de la legenda ĵazmuzikisto John Coltrane, patrino de saksofonisto Ravi Coltrane, kaj fratino de kontrabasisto Ernie Farrow. Ŝia pianludo, kiel ŝia harpludo, estis karakterizita per arpeĝoj, kaj ŝia orgenludo per pedaltonoj [1].
Ŝi estis unu el la malmultaj homoj, kiuj uzis la harpon kiel membro de ĵazbandoj same kiel Dorothy Ashby faris antaŭe, kaj Deborah Henson-Conant farus poste.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Coltrane studis klasikan muzikon. Ŝi ricevis siajn pianolecionojn de Bud Powell [2]. Ŝi komencis sian karieron kiel profesia ĵazmuzikistino en Detrojto, kun sia propra triopo kaj kiel duopo kun vibrafonisto Terry Pollard. De 1962 ĝis 1963 ŝi ludis en la Terry Gibbs Quartet kaj renkontis John Coltrane. De 1965, ŝi ludis pianon en la bando de Coltrane ĝis lia morto en 1967. Ŝi edziniĝis al li en 1966 kaj, krom sia filino el antaŭa geedzeco, havis tri infanojn kun li: tamburiston John Jr. kaj saksofonistojn Oran kaj Ravi Coltrane. John Jr. mortis en trafikakcidento en la fruaj 1980-aj jaroj.
Post la morto de sia edzo, Coltrane daŭre ludis en siaj propraj grupoj. Ŝi moviĝis al pli kaj pli al medita muziko.
En la 1970-aj jaroj ŝi ŝanĝis sian nomon al Swamini Turiyasangitananda pro sia intereso pri orientaj religioj. Ŝi estis sekvanto de la hinda guruo Sai Baba. Tamen, ŝi daŭre prezentis sin sub la nomo Alice Coltrane.
Diskaro
[redakti | redakti fonton]- A Monastic Trio (1967)
- Huntington Ashram Monastery (1969)
- Ptah, the El Daoud (1970)
- Journey in Satchidananda (1970)
- Universal Consciousness (1972)
- World Galaxy (1972)
- Lord of Lords (1973)
- John Coltrane: Infinity (1973)
- Reflection on Creation and Space (a Five Year View) (1973)
- Illuminations (1974) with Carlos Santana
- Eternity (1975)
- Radha-Krisna Nama Sankirtana (1976)
- Transcendence (1977)
- Transfiguration (1978)
- Turiya Sings (1982)
- Divine Songs (1987)
- Infinite Chants (1990)
- The Music of Alice Coltrane: Astral Meditations (1999)
- Translinear Light (2004)
- The Impulse Story (2006)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ . The Guardian on Alice Coltrane (November 17, 2017). Alirita April 28, 2020 .
- ↑ Thurber, Jon, "Alice Coltrane, 69; performer, composer of jazz and New Age music; spiritual leader", The Los Angeles Times, la 14-an de januaro 2007.

