Alice in Wonderland (filmo de 1951)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Alico en Mirlando.
Alice in Wonderland
longa movbilda filmo
Originala titolo Alice in Wonderland
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 28 jul. 1951
Ĝenro fantasta filmo, muzika filmo, aventura filmo, porinfana filmo, rakonto pri plenkreskiĝo, tradicie farita movbildo, filmo bazita de literatura verko
Reĝisoro(j) Clyde Geronimi • Wilfred Jackson • Hamilton Luske
Produktisto(j) Walt Disney
Scenaro Winston Hibler • Bill Peet • Joe Rinaldi • William Cottrell • Joe Grant • Del Connell • Ted Sears • Erdman Penner • Milt Banta • Dick Kelsey • Dick Huemer • Tom Oreb • John Walbridge • Aldous Huxley
Loko de rakonto Mirlando
Muziko de Oliver Wallace • Sammy Fain • Don Raye • Gene de Paul • Mack David • Al Hoffman • Jerry Livingston • Bob Hilliard
Rolantoj sen valoro
Produktinta firmao Walt Disney Company
IMDb
vdr

Alico en Mirlando (Alice in Wonderland je OV) estas animacia filmo produktita de Disney kaj publikigita en 1951. La filmo estas bazita sur la du partoj de la verko de Lewis Carroll nome La aventuroj de Alicio en Mirlando. Tamen, la rakonto de la filmo estas iomete malsama al la rakonto de la libro. La filmo, kaj sur ĝi bazanta bildliteraturo, atingis tutmondan famecon.

La ĉefa rolulo estas knabino kiu endormiĝas kaj vidas strangaĵojn kiel blanka kuniklo al kiu persekutas al truo, tra kiu alvenas al Mirlando, kie estas aliaj surprizaj animaloj kaj estaĵoj.

Intrigo

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La rakonto komenciĝas per la lecionoj de historio kiujn Alico ricevas fare de ŝia plej granda fratino, al kiuj ĉi tiu donas neniun atenton. La knabino ludas kun ŝia katino Veksignalo kaj ŝi imagas kiel estus mondo de sia propra kreo, kiam ŝi falas dormiĝinta. Ŝi subite vidas blankan kuniklon kun jako kaj horloĝo, kiu estas vestita en veŝto kaj murmurantan "Ve! Ve! Mi malfruos!", kio en komenco al ŝi ne rezultas strange, sed fine eliras en ŝian serĉon. La kuniklo eniras en neston, Alico ĝin sekvas kaj ŝi falas en truon. Ŝi tiel alvenas al la Lando de la Mirindaĵoj kie ŝi troviĝas kun aro da tre strangaj gravuloj: la dido (birdo), la leporo de marto kaj la freneza ĉapelisto, raŭpo kiu fumas pipon... Kaj ŝi vidas sin implikita en amuzaj okazaĵoj kiel festo de "ne-naskiĝtago" aŭ ludo de kroketo kun la malica reĝino de kero. Fine Alico viglas ĉe la flanko de sia fratino, kiu diras al ŝi ke jam estas horo por reveni hejmen. Fine Alico vekiĝas sub arbo denove kune kun ŝia fratino.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Teĥnikaĵoj

Rolularo (voĉoj)

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj