Alicja Sakaguchi
Alicja SAKAGUCHI (naskiĝis en 1954 en Szczecin) estas pola esperantisto kaj interlingvisto.
De 1974 ĝis 1979 ŝi studis la hungaran kaj esperantologion en Universitato de Budapeŝto ĉe profesoro István Szerdahelyi; en 1982 ŝi doktoriĝis. Poste ŝi instruis en la universitatoj de Paderborn, Frankfurto ĉe Majno kaj Poznań. Ekde 2003 ŝi estas profesorino en la Universitato de Poznań; ŝi instruas interlingvistikon, Esperanton, la germanan kaj interkulturan komunikadon.
Ŝi ekkonis sian nunan edzon, la japanon Takashi Sakaguchi, per Esperanto. La familio uzas Esperanton kiel familian lingvon; la filoj, Dai kaj Leo Sakaguchi, estas denaskaj esperantistoj. La familio Sakaguchi loĝas en Mömbris en Germanio.
Verkoj[redakti | redakti fonton]
- Interlinguistik. Gegenstand, Ziele, Aufgaben, Methoden. Frankfurt am Main, Berlin k. a.: Lang, 1998. (Serio Duisburger Arbeiten zur Sprach- und Kulturwissenschaft 36.) 492 paĝoj. (Habilitiĝa disertaĵo.)
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
Trovu « Alicja Sakaguchi » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |
- Poznań Sinprezento[rompita ligilo] en la paĝaro de Universitato de Poznań (pole)
- En la elsendoj de Pola Radio de la 1-a de oktobro 2004 (de 04:05 ĝis 11:28) kaj de la 25-a de decembro 2004 (de 18:37 ĝis 23:40) aŭskulteblas interparoloj kun Alicja Sakaguchi (en Esperanto).
- Libroj kaj aliaj dokumentoj[rompita ligilo] de kaj pri Alicja Sakaguchi en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine