Alija Izetbegović
Alija IZETBEGOVIĈ [ izɛtˈbɛ̌ːgɔvitɕ ] (naskiĝis la 8-an de aŭgusto 1925 en Bosanski Šamac, reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj - mortis la 19-an de oktobro 2003 en Sarajevo, Bosnio kaj Hercegovino), estis bosnia ŝtatisto, politikisto, filozofo-verkisto kaj aktivulo [1]. de la Partio de Demokratia Agado (1990-2001), unua Prezidanto de la Respubliko de Bosnio kaj Hercegovino (1990-1995) kaj gvida membro de la kolektiva Ŝtata Prezidio (1996-2000). En 1992, li deklaris la sendependecon de sia lando de Jugoslavio kiel rezulto de internacie monitorita referendumo [2].
En 1993 li ricevis la Internacian Premion Reĝo Fajsal por Servoj al Islamo.
Li verkis plurajn librojn, unu el la plej famaj el kiuj estis Islamo inter Oriento kaj Okcidento kaj Islama Deklaracio
[3].
Opinioj pri li estas dividitaj. Lia vivo kaj historio estas tre dividitaj inter la tri flankoj de la Bosnia Milito.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Izetbegović: Moja porodica je posjedovala Adu Ciganliju, a dedo je tokom Prvog svjetskog rata spasio niz Srba.
- ↑ (2014) “ISLAMISM AND SECURITY IN BOSNIA-HERZEGOVINA”, Strategic Studies Institute, US Army War College.
- ↑ Alija Izetbegović: Introduction. Alija Izetbegović Museum. Arkivita el la originalo je 9 December 2017. Alirita 15 January 2015 .
Eksteraj ligoj
[redakti | redakti fonton]- "Alija Izetbegovic: 1925–2003", Balkan News, 2014