Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
N-Alilformiamido aŭ alilmetanamido estas organika kombinaĵo kaj sekundara amino, konsistanta je alila grupo kaj formila grupo ligitaj al nitrogenatomo. Alilformiamido estas senkolora likvaĵo aŭ blanka solidaĵo, solvebla en akvo, uzata en kemiaj sintezoj kun fungicidaj proprecoj. Formiligaj komponaĵoj estas gravaj peraĵoj en la sintezoj de drogoj, insekticidoj, pesticidoj, pigmentoj kaj parfumoj. Alilformiamido ankaŭ estas antaŭaĵo en la produktado de la alila izocianato. Per senkarboniligo (-CO) alilformiamidoj iĝas en alilaminojn kaj karbonan unuoksidon.