Alim Ĥan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Alim Ĥan
Emiro de Buĥaro
Alim Ĥan, en unu el la tutmonde unuaj koloraj fotoj, farita en 1911 de Prokudin-Gorskij
Alim Ĥan, en unu el la tutmonde unuaj koloraj fotoj, farita en 1911 de Prokudin-Gorskij
Persona informo
Naskiĝo 3-an de januaro 1880 (1880-01-03)
en Buĥaro
Morto 28-an de aprilo 1944 (1944-04-28) (64-jara)
en Kabulo
Tombo Kabulo [#]
Religio Islamo [#]
Ŝtataneco Uzbekio [#]
Familio
Dinastio Manghit [#]
Patro 'Abd al-Ahad Khan [#]
Idoj Murad Beg Khan [#]
Profesio
Okupo suverenopolitikisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Sejid Mir Mohamed Alim Ĥan, uzbeke Said Mir Muhammad Olim Xon, perse امیر عالم خان, (naskiĝis la 3-an de januaro 1880; mortis la 28-an de aprilo 1944 en Kabulo) ĝis sia forpelo fare de la bolŝevikoj estis la lasta emiro de la emirlando Buĥaro[1].

Vivo[redakti | redakti fonton]

Alim Ĥan estis ano de dinastio, kiu regis ekde la jaro 1784. En aprilo 1902 li edziĝis, kaj havis du filojn (Sejid Mir Ibrahim Ĥan, naskita la 27-an de decembro 1903, kaj Sejid Mir Sultan Ĥan). Alim Ĥan en 1944 mortis en ekzilo en Afganio.

Post la forpelo de Alim Ĥan la emirlando en 1920 iĝis memstara Buĥara Popola Soveta Respubliko kun Samarkando kiel ĉefurbo, antaŭ ol en 1925 la teritorio estis integrita en la unian respublikon Uzbekio. En la orienta parto de la lando la forpelita emiro helpe de la brita armeo estis kolektinta batalantojn kontraŭ la Ruĝa Armeo de Sovetunio, sed lia armeo estis venkita kaj li komence de 1921 estis reforpelita al Afganio. Fine de la jaro 1921 liaj anoj denove transiris la limon kaj unuiĝis kun la Basmaĉi, turkestanaj ribeluloj kaj kun Enver Paŝao. Enver Paŝao, kiun Alim Ĥan nomumis "armeestro de la batalantoj de islamo kaj reprezentanto de la emiro de Buĥaro", fakte konkeris Duŝanbeon kaj okupis la tutan orientan teritorion de la emirlando (Taĝikio), sed en somero 1922 estis venkita fare de la Ruĝa Armeo kaj mortis batale[2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. ЭСБЕ/Манкытская династия — Викитека ruse
  2. Камолудин Абдуллаев. (22.08.2007)История в лицах. Последний мангыт. Время Востока. Alirita 2013-10-06. ruse