Alina Janowska

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alina Janowska
Persona informo
Alina Janowska
Naskonomo Alina Maria Janowska
Naskiĝo 16-an de aprilo 1923 (1923-04-16)
en Varsovio,  Pollando
Morto 13-an de novembro 2017 (2017-11-13) (94-jaraĝa)
en Varsovio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per Alzheimer-malsano vd
Tombo Armea Tombejo Powązki vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Familio
Edz(in)o Andrzej Borecki • Wojciech Zabłocki vd
Amkunulo Tadeusz Pluciński vd
Infanoj Michał Zabłocki vd
Profesio
Okupo aktoro • rezistobatalanto • filmaktoro • dancisto • muzikinstruisto vd
Aktiva dum 1943–17-a de marto 2013 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alina Maria Janowska-Zabłocka (naskiĝis la 16-an de aprilo 1923 en Varsovio kaj mortis la 13-a de novembro 2017) estis pola teatra kaj filma aktorino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi devenas de bienposeda familio. Ŝia onklo Bohdan Janowski, oficiro, iĝis viktimo de la soveta Katina murdo. Alina Janowska forlasis Orientajn Limregionojn en 1939, translokiĝante al Varsovio. En 1942 ŝi estis arestita (en loĝejo de de ŝia onklino oni trovis armilejon) kaj malliberigita por 9 monatoj en la virina filio de Pawiak. Ŝi partoprenis la Varsovian Insurekcion aliĝinte jam la 1-an de aŭgusto dum kiu ŝi estis kurierino de bataliono "Kiliński" soldatservante ĝis la 4-a de oktobro 1944. Post eliro de la ĉefurbo ŝi trairis al la gepatroj en apuda Tworki.

Ŝian unuan prezentiĝon en 1943 anoncis Jerzy Waldorff, akompanis Witold Lutosławski kaj Adam Panufnik. Post la dua mondmilito ŝi laboris en Teatro Syrena (Sireno), kie ŝi ludis en kabaredo Gong. De tie ŝi trafis al scenejo de "Zakazane piosenki" (Malpermesitaj Kantoj).

Ŝi prezidas Bonfarantan Fondaĵon "Gniazdo" (Nesto).

La lastan fojon ŝi publike aperis marte 2013 dum la 34-a Trarigardo de Aktora Kanto, kie ŝi solenis sian jubileon de artisma laboro. Ŝi suferas je Alzheimer-malsano.

Ŝia edzo estas Wojciech Zabłocki, arkitekto, skermisto, trifoja medalisto de laŭvicaj Someraj Olimpikaj Ludoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]