Alireza Arafi
| Alireza Arafi | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| علیرضا اعرافی | |||||
| Naskonomo | علی رضا اعرافی | ||||
| Naskiĝo | 1-an de januaro 1959 (67-jaraĝa) en Mejbod | ||||
| Religio | islamo • ŝijaismo vd | ||||
| Lingvoj | persa • araba vd | ||||
| Ŝtataneco | Irano | ||||
| Partio | Islama respublika partio | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | akademiulo jurosciencisto politikisto kleriko | ||||
| |||||
| En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ajatolo Alireza ARAFI (perse علی رضا اعرافی, naskita en 1959 en Mejbod) estas irana politikisto kaj religia gvidanto. Ekde la 1-a de marto 2026, li estas la Supera Gvidanto kaj posteulo de Ali Ĥamenei, la politika kaj religia estro de ĉefe ŝijaisma Irano. Li ankaŭ estas konata kiel la "Gvidanto de la Revolucio" (perse رهبر انقلاب, rahbar-e enqelāb) same kiel la plej alta religia aŭtoritato kun la rango de ajatolo kaj la ĉefkomandanto de la iranaj armetrupoj en la Islama Respubliko Irano.
Alireza Arafi estis membro de la Konsilio de Gardantoj (d:Q828689) ekde 2019 kaj membro de la Asembleo de Spertuloj (d:Q917663) ekde 2022. Li gvidis la iranajn religiaj seminariojn (Ĥoma seminario, d:Q4119319) ekde 2016 kaj estis la imamo de vendredaj preĝoj en Ĥomo ekde 2015. De 2008 ĝis 2018, li funkciis kiel prezidanto de la Universitato Al-Mustafa.[1]
La 1-an de marto 2026, post la atenco kontraŭ Ali Ĥamenei dum la uson-israelaj atakoj en Irano, li aliĝis al la nove kreita Gvida Konsilio kune kun la irana prezidanto Masoud Pezeŝkian kaj la ĉefjuĝisto de la Supera Kortumo Gholam Hossein Mohseni-Ejei (d:Q137375).[2][3].
Atinginte la rangon de mujtahid pro sia sperto pri islama jurisprudenco kaj filozofio, Arafi publikigis pli ol 20 librojn kaj artikolojn pri ĉi tiuj temoj.[4]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ biographyha. Biography of Alireza Arafi. Arkivigite je 2020-01-19 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ . Iran names three men for interim Leadership Council to pick next supreme leader (en-US) (2026-03-01). Alirita 2026-03-01 .
- ↑ Аятолла Арафи стал врио верховного лидера Ирана (2026-03-01). Alirita 2026-03-01 .
- ↑ Vatanka, Alex, "The Islamic Republic's next generation of leaders: A profile of Alireza Arafi - Middle East Institute", Middle East Institute, 6 July 2020. (en-US)

