Alkaloido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
LSD.

La alkoloidoj estas organikaj kombinaĵoj de plantoj kun forta efiko je la besta organismo. Ili estas komplikaj, N-entenaj, bazaj, plej ofte venenaj materialoj.

La plimulto de la alkaloidoj estas senkolora, senodora, kristala materialo. Ili solviĝas en maldensa acido, tiel ili estas eltireblaj el la dispecigitaj partoplantoj per ili. Ili ne solviĝas en akvo.

Ankaŭ alkoloido estas la nebaza alkaloido de la pipro kaj la neŭtrala (nevenena) kafeino.

La rolo de la alkaloidoj en la plantoj estas ankoraŭ esplorata, sed la plibonigoj rezultis plantojn senalkaloidajn, kio montras ilian malhaveblecon. La venenaj alkaloidoj eble servas kiel defendaĵoj kontraŭ herbovoraj bestoj.

Grupigo

La alkaloidojn oni povas grupigi surbaze de:

  • kemia strukturo
  • aminoacido, kies derivaĵo ĉiam estas alkaloido
  • plantoj kaj plantopartoj, kiuj entenas la alkaloidojn

Konataj alkaloidoj

Kelkaj konataj alkaloidoj

Eksteraj ligiloj

greke http://www.maturita.cz/referaty/referat.asp?id=5979 greke http://www.jergym.hiedu.cz/~canovm/alkaloid/prirlatk/a2.html greke http://www.giftpflanzen.com/giftklassen.html greke http://www.oci.unizh.ch/edu/lectures/material/OCV/Kap2/kap2.4.html