Alcántara

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Alkantaro)
Alcántara
municipo en Hispanio • urbeto

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco provinco Kacereso
Komarko Tierra de Alcántara
Poŝtkodo 10980
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Luis Mario Muñoz Nieto
Demografio
Loĝantaro 1 348  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 43′ N, 6° 53′ U (mapo)39.718611111111-6.8838888888889Koordinatoj: 39° 43′ N, 6° 53′ U (mapo) [+]
Alto 291 m [+]
Areo 552 km² (55 200 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Alcántara (Ekstremaduro)
Alcántara (Ekstremaduro)
DEC
Alcántara
Alcántara
situo en Ekstremaduro
Alcántara (Hispanio)
Alcántara (Hispanio)
DEC
Alcántara
Alcántara
situo en Hispanio kaj en tuta Iberio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alcántara [+]
vdr

Alcántara [alKANtara] estas municipo de Hispanio, en la provinco Kacereso (Cáceres) kaj la regiono Ekstremaduro. La municipan nomon respegulas la blazono, kiu bildigas olivarban branĉon. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 1 348 loĝantoj sur areo de 552 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 loĝantoj/km². La moderna nomo devenas el la araba Al Qantarat, kio signifas La Ponto pro la elstarega kaj vizitinda romia ponto najbara.

La loĝantoj nomiĝas alcantareños.

Situo[redakti | redakti fonton]

Alcántara estas situa en la okcidenta parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Tierra de Alcántara, el kio ĝi estas ĉefurbo, je altitudo de 291 m; je 63 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 123 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 552 km². Ĝi situas en la maldekstra bordo de la rivero Taĵo, je ties kunfluo kun la rivero Alagón, ĉe Portugalio.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Enspezofontoj estas precipe agrikulturo kaj brutobredado, kiel en la cetero de la regiono. Specife turismo kaj elektra akvobaraĵo.

Historio[redakti | redakti fonton]

la bronzaĵo de Alcántara

La nomo de la vilaĝo devenas de la epoko de la islama invado en la Mezepoko, ĉar "al-Qantarat" ( القنطرة) signifas "La ponto" en araba. Tiu nomo aludas la eston en la municipo de ponto konstruita dum la epoko de la romia imperio.

La "Bronzaĵo de Alcántara", nomata ankaŭ en la latina "Tabula Alcantarensis", estis trovata en 1983 en la zono de Castillejo de la Orden (ene de la municipa teritorio), mencias la submetiĝon de la indiĝena popolo de seanokoj antaŭ la romianoj. Konserviĝas en la Muzeo de Cáceres.

La vilaĝo estis konkerita al la araboj de Alfonso la 9-a de Leono, en 1221. La Ordeno de Alcántara estis fondita tie en 1176.

Laŭ Vicente Navarro de Castillo, 78 loĝantoj de Alcántara elmigris por partopreni en la amerika koloniigado dum la 15a jarcento, kiuj distribuiĝis en la diversaj landoj. Inter la plej elstaraj gravuloj jenas: la kapitano Gonzalo Suárez Rendón, fondinto de Tunja (Kolombio), la kapitano Antonio de Lebrija (konkeristo), kiu partoprenis en milita agado en Kolombio, kaj estis nepo de la granda humanisto kaj gramatikisto Antonio de Nebrija, la kapitano Alonso Bravo de Montemayor kaj la kapitano Alonso de Cáceres.

la Alkantara Ponto kaj balkono de Trujillo, ambaŭ en Ekstremaduro, en monero de 50 hispanaj pesetoj el 1993.

Monumentoj kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĉe la rivero Taĵo troviĝas la romia ponto de ses arkoj, 194 m longa, 8 m larĝa kaj 61 m alta en maksimuma alto, konstruita en 104 en tempo de la imperiestro Trajano (por kies omaĝo oni starigis triumfan arketon en la centra parto de la ponto). Detruita de la francoj dum la Sendependiga Hispana Milito kaj poste rekonstruita, ĝi aktuale estas bele prilumigita nokte kaj estas ege vizitata kaj mirata pro ties alto. En la maldekstra flanko estas romia templeto.

Je kelkaj centoj de metroj supren laŭ la rivero estas la akvobaraĵo de Alcántara (nome José María Oriol), kun maksimuma kapacito de 3.160 Hm³ kies ĉefa celo estas la produktado de elektra energio, la plej granda de Hispanio laŭ longo kaj la dua laŭ kapacito post la akvorezervejo de La Serena [1].

Alia vizitinda monumento estas la Monaĥejo de San Benito, restaŭrita konstruaĵo kiu iam estis sidejo de la Milita Ordeno de Alcántara ĝis la desamortización de Mendizábal en 1835; aktuale estas la sidejo de la Fondaĵo San Benito de Alcántara.

Je la elirejo de la vilaĝo laŭ la direkto al la Ponto kaj la akvobaraĵo estas ruinoj de antikva ponto el ŝtono nuntempe detruita: ekzistas nur du arkoj.

Festoj[redakti | redakti fonton]

En la vilaĝo okazas ĉiujare la Festivalo de Klasika Teatro de Alcántara kultura avento kiu komencis somere de 1984 kaj kiu profitas la somerajn noktojn por prezenti ludadojn.

Alcántara ĝuas de mezepoka merkato, dum kiu prezentiĝas nutraj produktoj (pano, fromaĝo, vino, kolbasoj) kaj hejmaj (sapo, parfumoj, kosmetikaĵoj) prilaboritaj manfarite; la partoprenantoj vestiĝas mezepoke.

Partnera urbo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]