Alkekengo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alkekengo
Alkekengo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Magnoliofitoj Magnoliophyta
Klaso: Magnoliopsidoj Magnoliopsida
Ordo: Solanoj Solanes
Familio: Solanacoj Solanaceae
Genro: Alkekengo Physalis alkekengi

La alkekengo (Physalis alkekengi), estas parenco de Perua Fizalido (Physalis peruviana), facile identigebla pro la granda, heloranĝa ĝis ruĝa papereca kovraĵo ĉirkaŭ ĝia frukto (bero), kiu similas al ĉina paperlanterno (vidu la suban foton). Ĝi estas indiĝena de suda Eŭropo orienten al suda Azio ĝis Japanio.

La floranta alkekengo

Ĝi estas herbeca perena planto kreskante ĝis 40–60 cm alto, kun spirale aranĝitaj folioj 6–12 cm longaj kaj 4–9 cm larĝaj. La floroj estas blankaj (vidu la apudan foton), kun kvinloba korolo de 10–15 mm, kun plenblovita baza kaliko kiu maturiĝas al papereca oranĝkolora fruktkovraĵo, 4–5 cm longa kaj larĝa.

La lanterno-floro de alkekengo (similanta al ĉina paperlanterno) kun interne videbla frukto (bero), dum oktobro/novembro
Ilustraĵo
Ilustraĵo Physalis alkekengi

Kultivado[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas populara ornama planto, kvankam ĝi povas esti trokreskema kun ĝia vasta radika sistemo kun ĝermoj kelkdistance de la loko kie ĝi estas plantita.

Frukto (bero) estas uzata kiel spicaĵo.