Alkmeono de Krotono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri greka kuracisto kaj filozofo. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Alkmeono (mitologio).

Alkmeono de Krotono (490 a. K. -450 a. K.)[1] naskiĝis en Krotono en la kvina jarcento a.K., estis kuracisto kaj filozofo, disĉiplo de Pitagoro, eble pli juna ol sia majstro kaj la unua verki traktaton pri naturaj sciencoj. Li instruis ke la animo estas senmorta kaj moviĝas senĉese tiel same kiel la suno; kiel la pitagoranoj, ke la homaj aferoj ekzistas je paroj, duope; ke la sano estas la ekvilibro inter la kontraŭoj, inter la dolĉa kaj amara, la malvarmo kaj la varmo, ktp. kaj ke la aŭtokratio de unu el ili estigas la malsanon. Pere de tiuj ideoj li proklamas la koncepton de "izonomio de la dinamoj", komprenante ĉi tie la grekan signifon de dynamis (potenco, natura forto de la organoj, homaj kutimoj, k.a.); li estis kuracisto de la "fizio" physis, unu el plej eminentaj antaŭsokrataj "fiziistoj" aŭ "fiziologoj".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]