Alkorkono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alcorcón

flago

blazono

flago blazono
Municipa Centro de la Artoj

municipo en Hispanio
Oficiala nomo Alcorcón
Ŝtato Flago de Hispanio Hispanio
Aŭtonoma Komunumo Regiono de Madrido
Poŝtkodo 28921–28925
Areo km²
Alteco 695 m.
Loĝantaro 162.524 loĝ. (2005)
Loĝantonomo Alcorconero, ra
Retejo http://www.ayto-alcorcon.es
Koordinatoj 40° 21′ N 3° 50′ O / 40.350 °N, 3.833 °O / 40.350; 3.833 (mapo)Koordinatoj: 40° 21′ N 3° 50′ O / 40.350 °N, 3.833 °O / 40.350; 3.833 (mapo)
vdr

Alcorcón (Alkorkono) estas urbo de la Madrida Regiono en Hispanio, tre proksima al la ĉefurbo Madrido, 13 kilometrojn sudokcidente.

Ĝia oficiala loĝantaro estas 162.524 homoj (2005), sed ĝi plu kreskas. Ĝi estis tre malgranda vilaĝo ĝis proksimume la jaro 1960, kiam ĝi rapide kreskis, pro la enmigrado de multaj homoj el diversaj lokoj de Hispanio, kiuj serĉis laboron en la ĉefurbo kaj trovis pli malmultekostan loĝadon en la apudaj urbetoj. En la lastaj jaroj, la enmigrado venas ĉefe el aliaj landoj (Latinameriko, Afriko kaj Orienta Eŭropo).

La vivo de la urbo estis tradicie orientita al Madrido, kie laboris granda parto de la loĝantaro. En la lastaj jaroj, tamen, kreiĝis eblecoj de laboro, kulturo kaj distrado en la urbo mem.

La nuraj interesaj monumentoj estas la kirko de Santa María la Blanca (ĉ. 16-a jarcento) kaj du malgrandaj kasteloj konstruitaj en la komenco de la 20-a jarcento en historieca stilo, fare de la Markizo de Valderas. Tiuj ĉi nun taŭgas kiel sidejo de kulturaj aranĝoj, kaj en unu havas sian sidejon la Muzeo de Vitra Skulpturo.

La urbo estas bone konektita al Madrido per metropoliteno, trajno kaj aŭtobusoj.

Ĝemelaj urboj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]