Allianz Arena

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Allianz-Arena)
Allianz-areno
Allianz Arena
Allianz Arena
futbala stadiono
Situo
Loko Munkeno, Bavario
 Germanio
Geografia situo 48° 13′ 7″ N, 11° 37′ 28″ O (mapo)48.21861111111111.624444444444Koordinatoj: 48° 13′ 7″ N, 11° 37′ 28″ O (mapo)
Allianz-areno (Bavario)
Allianz-areno (Bavario)
DEC
Allianz-areno
Allianz-areno
Allianz-areno
Map
Allianz-areno
Datumoj
Malfermita la 30-an de majo 2005
Posedanto FC Bayern München
Kosto estimate 365 milionoj da Eŭroj
Arkitekto firmao Herzog & de Meuron
Kapacito principe 69.901 lokoj
(dum internaciaj matĉoj 66.000 lokoj)
Luantoj
FC Bayern München kaj TSV 1860 München
Retejo https://allianz-arena.com/de, https://allianz-arena.com/es, https://allianz-arena.com/cn, https://allianz-arena.com/jp, https://allianz-arena.com/ru, https://allianz-arena.com/ar, https://allianz-arena.com/it, https://allianz-arena.com/fr Oficiala retejo
vdr

La Allianz Arena estas futbala stadiono en la nordo de la urbo Munkeno en la federacia lando Bavario de Germanio.

La stadiono principe havas 69.901 sid- kaj starlokojn por spektantoj de futbalaj matĉoj (el tio 13.769 estas starlokoj, 2.152 pli multekostaj "ekonomiistaj" sidlokoj, 1.374 aparte privilegiaj loĝiaj sidlokoj kaj 165 lokoj por rulseĝe veturantaj handikapitoj - dum internaciaj matĉoj laŭ reguloj de la internacia tegmenta asocio UEFA tamen nur uziĝas 66.000 lokoj.

teretaĝa perspektivo

Oficiale la stadiono malfermiĝis la 30-an de majo 2005; la produktokostoj laŭ estimoj ampleksis proksimume 365 milionojn da Eŭroj. Ekde la futbala sezono 2005/2006 la sportejo estas la hejma stadiono de la futbalaj kluboj FC Bayern München kaj TSV 1860 München. Krome ĝi estis stadiono de la Futbala Mondpokalo 2006 kaj dum la jaro 2012 ankaŭ la stadiono por la finala matĉo de la Ligo de Ĉampionoj de UEFA. [1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


interna panoramo