Allianz Riviera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stadiono Allianz Riviera
Stade Allianz Riviera
futbala stadiono • sportejo
Situo
Loko Nico, Francio
 Francio
Geografia situo 43° 42′ 24″ N, 7° 11′ 39″ O (mapo)43.7066666666677.1941666666667Koordinatoj: 43° 42′ 24″ N, 7° 11′ 39″ O (mapo)
Stadiono Allianz Riviera (Nico)
Stadiono Allianz Riviera (Nico)
DEC
Stadiono Allianz Riviera
Stadiono Allianz Riviera
Stadiono Allianz Riviera
Map
Stadiono Allianz Riviera
Datumoj
Konstruadita de 2011 ĝis 2013
Malfermita la 22-an de septembro 2013
Posedanto urbo Nico
Surfaco herbo
Kosto 245 milionoj da
Arkitekto arkitekta oficejo Wilmotte & Associates SA
Kapacito 35 624
Dimensioj 105 x 68 m
Retejo Oficiala retejo
vdr

La stadiono Allianz Riviera estas la plej granda stadiono en la urbo Nico de Francio: ĝi povas gastigi pli ol 35 000 spektantojn dum futbalaj aŭ rugbeaj maĉoj. La stadiono konstruiĝis inter la jaroj 2011 kaj 2013, kaj estis inaŭgurita la 22-an de septembro 2013.

Krom futbalo, la stadiono kapablas enteni aliajn sportajn konkuradojn, kaj povas okazigi koncertojn kaj grandajn spektaklojn: se ne temas pri futbalo, la eventejo povas gastigi ĝis 45 000 spektantojn. Ĝi interalie estas unu el dek eventejoj de la Eŭropa Futbala Ĉampionado 2016.

La stadionon dum siaj hejmaj matĉoj uzas la loka futbalklubo OGC Nice, kiu devas pagi jaran kotizon al la urbo, kalkulatan baze de ĉiumatxe 24 000 pagantaj spektantoj. Tamen en la dum la lastaj jaroj plej sukcesa jaro 2012-13 estis ĉiumatĉe malpli ol 8 500 pagantaj spektantoj, krome malpli, tiel ke la klubon finance premas la utiligo de la stadiono. En julio 2012 la internacia asekura konzerno Allianz por naŭ jaroj transprenis la noman rajton de la stadiono kaj kompense ĉiujare pagas sumon de 1,8 milionoj da Eŭroj – tiu monsubteno estas grava helpo al la stadiona financado. Dum la Eŭropa Futbala Ĉampionado 2016 en la stadiono okazas 4 matĉoj – por eviti interesokonfliktojn kun la ĉampionadaj sponsoroj, la stadiono dum la evento nomatas simple Stade de Nice, do "stadiono de Nico".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

la stadiona interno dum la inaŭguro la 22-an de septembro 2013