Oficina aliario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Alliaria petiolata)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Oficina aliario

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Brasikaloj Brassicales
Familio: Brasikacoj Brassicaceae
Genro: Aliario Alliaria
Alliaria petiolata
(M.Bieb.) Cavara & Grande
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La oficina aliario [1] (Alliaria petiolata), estas angiospemo el la familio de la brasikacoj. Ĝi estas indiĝena en Eŭropo, okcidenta kaj centra Azio, kaj nordokcidenta Afriko, ekde Maroko, Iberujo kaj Britaj Insuloj, norde ĝis norda Skandinavujo [2], kaj oriente al norda Hindujo kaj okcidenta Ĉinujo (Ŝinĝango) [3].

La plantoj ofte troviĝas en la randoj de heĝoj, donante en Britujo la malnovan popolan nomon de Jack-by-the-hedge (ulo ĉe la heĝo). La genronomo Alliaria, "simila al Allium" aŭ "kun aero de Allium", rilatas al la ajlo-simila odoro de la dispremita foliaro. Alliaria officinalis estas sinonima scienca nomo [4].

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Floroj kaj folioj.
Floroj kaj maturiĝantaj silikvoj.

Ĝi estas herbeca dujara planto kreskanta ekde profunda, maldika, blanka pivotradiko kiu odoras kiel kreno. En la unua kreskojaro, la planto prezentas sin kiel rozeton de verdaj folioj proksimaj al la grundo; tiuj rozetoj travintre restas verdaj kaj evoluas en maturajn florantajn plantojn la sekvantan printempon. Dum la dua jaro la plantoj kreskas ĝis alto de 30–100 cm (malofte ĝis 130 cm). La folioj havas petiolon, kaj estas triangulaj ĝis korformaj, 10–15 cm longaj kaj 5–9 cm larĝaj, kun krude dentita rando; la folioj estas iomete sulkiĝintaj, kaj ajle odoras kiam dispremite. La floroj aperas printempe kaj somere, kaj estas produktitaj en densaj aretoj. Kiam la florado estas kompleta, la flortigoj grapolece plilongigas sin. Ĉiu malgranda floro havas kvar blankajn petalojn 4–8 mm longajn kaj 2–3 mm larĝajn, aranĝata en krucformo. La frukto estas rektstara, gracila, kvarflanka silikvo 4 ĝis 5,5 cm longa [5]. Ĝi komence estas verda, sed maturiĝante iĝas pale grizbruna, enhavante du vicojn da malgrandaj brilaj nigraj semoj kiuj somermeze estas liberigataj kiam la silikvo malfermiĝas. Unuopa planto povas produkti milojn da semoj, kiuj disĵetiĝas tiom fore kiom plurajn metrojn de la gepatroplanto. Depende de la cirkonstancoj, la oficinaliariaj floroj aŭ memfertiligas sin aŭ estas polenataj de najbara floro pere de diversaj insektoj. Memfertiligitaj semoj estas genetike identaj al la gepatroplanto, pliigante ties kapablon koloniigi areon kie tiu genotipo estas apta prosperi [6].

Kultivado kaj uzado[redakti | redakti fonton]

La oficina aliario estas unu el la plej malnovaj malkovritaj spicoj estantaj uzitaj en kuirado en Eŭropo. Signoj de ĝia uzado estis trovataj en arkeologiaj postrestaĵoj trovitaj en Balta Maro, datantaj de antaŭ 6100-5750 da jaroj [7].

La hakitaj folioj estas uzataj por aromigi salatojn kaj saŭcojn kiajn ekzemple pesto, kaj foje la floroj kaj fruktoj estas inkludataj ankaŭ. Tiuj estas plej bonaj kiam june, kaj disponigas mildan guston kaj de ajlo kaj de mustardo. La semoj foje servas por rekte spici manĝaĵon en Francujo [8].

Iam la oficina aliario medicine estis uzata kiel seninfektigo aŭ diurezigilo, kaj foje por resanigi vundojn.

En Eŭropo tiom multe kiom 69 da insektospecioj kaj sep fungoj uzas la oficinan aliarion kiel nutraĵplanton, inkluzive de iuj lepidopterospecioj kiaj Xanthorhoe fluctuata.

Kiel invada specio[redakti | redakti fonton]

Semoj de la oficina aliario.

Tiu palearktisa planto estis enmetata en Nordameriko kiel kuirarta herbo en la 1860-aj jaroj kaj estas invada specio en granda parto de Nordameriko. Nuntempe (en 2006) , ĝi estas listigita kiel trudherbo aŭ limigita planto en la usonaj subŝtatoj Alabamo, Konektikuto, Masaĉuseco, Minesoto, Nova Hampŝiro, Oregono, Vermonto, Okcidenta Virginio kaj Vaŝintonio. Kiel la plej multaj invadaj plantoj, post kiam ĝi estis enmetita en novan lokon, ĝi daŭras kaj disvastiĝas en neinfluitajn plantokomunumojn. En multaj lokoj de ĝia perhoma enmeto en orienta Nordameriko, ĝi fariĝis la domina subarbaraĵa specio en duonarbaro kaj riverebenaĵaj medioj, kie ekstermado estas malfacila [9].

La insektoj kaj fungoj kiuj nutrigas sin je ĝi en ĝia indiĝena vivejo ne ĉeestas en Nordameriko. Tio plialtigas la semoproduktaĵon kaj permesas superi la konkurencon de la indiĝenaj plantoj.

La oficina aliario produktas alelokemiaĵojn, precipe en la formo de la cianidokombinaĵo alil-isotiocianato (AITC) kaj benzil- isotiocianato [10], kiu subpremas mikorizajn fungojn kiujn la plej multaj plantoj, inkluzive de indiĝenaj arboj, bezonas por optimum kreskado [11]. Tamen, alelokemiaĵoj produktitaj per la oficina aliario ne influas mikorizajn fungojn de la oficinaliaria natura arealo, indikante ke tiu "romano-armilo" en la invadita areo klarigas la sukceson de la planto en Nordameriko [12].

Plie, ĉar blankavostaj cervoj malofte manĝas la oficinan aliarion, grandaj cervpopulacioj povas helpi pliigi ĝiajn loĝdensojn konsumante konkurantajn indiĝenajn plantojn. Piedbatado de foliumantaj cervoj apogas kroman semkreskon perturbante la grundon. Semoj enhavitaj en la grundo povas ĝermi ĝis kvin jarojn post esti produktitaj (kaj eventuale pli) [13]. La persisto de la sembanko kaj la subpremado de mikorizaj fungoj ambaŭ malfaciligas restarigon de invaditaj areoj ĉar longperspektiva forigo estas postulata por malplenigi la sembankon kaj permesi normaligon de la mikorizoj [14].

La oficina aliario produktas gamon da sekundaraj kunmetaĵoj inkluzive de flavonoidoj, defendoproteinoj, glikozidoj, kaj glukosinolatoj kiuj reduktas la manĝodeziron ĉe plantomanĝantoj [15][16][17]. Esplorado publikigita en 2007 montris ke, en la usonaj nordorientaj arbaroj, la oficinaliariaj rozetoj pliigis la proporcion de indiĝena folia rubputriĝo, pliigante nutran haveblecon kaj eventuale kreante kondiĉojn favoraj al la propra disvastiĝo de la oficina aliario [18].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 71-72
  2. angle Flora Europaea. Royal Botanic Garden Edinburgh.
  3. angle Oficina aliario (Flora of China)
  4. angle Lawrence Newcomb. (1977) Newcomb's Wildflower Guide. Boston: Little, Brown and Company, p. 138–139.
  5. angle Invader of the Month - Garlic Mustard - Alliaria petiolata. Alirita 2009-05-21.
  6. angle PCA Alien Plant Working Group - Garlic Mustard (Alliaria petiolata)
  7. angle (August 21, 2013) “Phytoliths in Pottery Reveal the Use of Spice in European Prehistoric Cuisine”, PLOS ONE. doi:10.1371/journal.pone.0070583. Alirita August 22, 2013.. 
  8. angle Gualtiero Simonetti. (1990) Stanley Schuler: Simon & Schuster's Guide to Herbs and Spices. Simon & Schuster, Inc. ISBN 0-671-73489-X.
  9. angle Luken, James O., and John W. Thieret 1997 : Assessment and management of plant invasions. Springer series on environmental management, Springer, New York. ISBN 978-0-387-94809-6 Page 117.
  10. angle Journal of Chemical Ecology, November 1999, Volume 25, Issue 11, pp 2495-2504
  11. angle Stinson KA, Campbell SA, Powell JR, Wolfe BE, Callaway RM, et al. (2006). “Invasive Plant Suppresses the Growth of Native Tree Seedlings by Disrupting Belowground Mutualisms”, PLoS Biology 4 (5), p. e140. doi:10.1371/journal.pbio.0040140. Alirita 2007-05-24.. 
  12. angle Callaway RM et al. 2008 : Novel weapons: Invasive plant suppresses fungal mutualists in America but not in its native Europe, Ecology, 89:1043-1055
  13. angle Garlic Mustard. Plant Conservation Alliance Alien Working Group. Accessed on 14 July 2007. [1]
  14. angle Anderson RC, Anderson MR, Bauer JT, Slater M, Herold JM, Baumhardt VA. 2010 : Effect of removal of garlic mustard (Alliaria petiolata, Brassicaceae) on Arbuscular Mycorrhizal Fungi inoculum potential in forest soils, Open Ecology Journal, 3:41-47 [2][rompita ligilo]
  15. angle Isovitexin 6″-O-β-d-glucopyranoside: A feeding deterrent to Pieris napi oleracea from Alliaria petiolata. Meena Haribal and J. Alan A. Renwick, Phytochemistry, Volume 47, Issue 7, April 1998, Pages 1237-1240, [rompita ligilo] COI:10.1016/S0031-9422(97)00740-1
  16. angle Daxenbichler ME, Spencer GF, Carlson DG, Rose GB, Brinker AM, Powell RG. 1991: Glucosinolate composition of seeds from297 species of wild plants, Phytochemistry, 30: 2623–2638.
  17. angle CipolliniD. 2002 : Variation in the expression of chemical defenses in Alliaria petiolata (Brassicaceae) in the field and common garden, American Journal of Botany, 89: 1422–1430.
  18. angle Vikki L. Rodgers, Benjamin E. Wolfe, Leland K. Werden1 and Adrien C. Finzi (2008). “The invasive species Alliaria petiolata (garlic mustard) increases soil nutrient availability in northern hardwood-conifer forests”, Oecologia 157 (3), p. 459–71. doi:10.1007/s00442-008-1089-8.  [rompita ligilo]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]