Allin Cottrell
Aspekto
Allin Cottrell | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de junio 1953 (71-jaraĝa) en Irvine |
Lingvoj | angla |
Loĝloko | Skotlando • Usono |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Alma mater | Universitato de Oksfordo Universitato de Edinburgo - doktoro de filozofio (–1982) |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto universitata instruisto programisto |
Verkoj | Gretl |
TTT | |
Retejo | https://users.wfu.edu/cottrell/ |
Allin COTTRELL (26-a de Junio 1953 en Skotlando) estas profesoro pri ekonomiko en la usona Wake Forest Universitato.[1]
Li studis politikan sciencon, filozofion kaj ekonomikon en Oksforda Universitato, kaj doktoriĝis en la Universitato de Edinburgo.[1]
Liaj ĉefaj interesoj estas historio de ekonomika pensaro (Marx kaj Keynes partikulare), makroekonomiko, kaj teorio de ekonomia planado.[1]
Li estis kunverkisto kun ekonomikisto Paul Cockshott de la libro Towards a New Socialism (Al nova socialismo), en kiu ili forte proponas la uzadon de kibernetiko por efika kaj demokratia planado de kompleksa socialisma ekonomio.[2] [3]
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 Kurzbiographie auf der Wake Forest University Webseite (angle) Arkivigite je 2021-07-24 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 25an de Julio 2021.
- ↑ Allin Cottrell & W.Paul Cockshott, Towards a new socialism Arkivigite je 2018-06-27 per la retarkivo Wayback Machine (Nottingham, England: Spokesman, 1993). Alirita la 25an de Julio 2021.
- ↑ El tiu verko derivas la esperanta publikaĵo: Paul Cockshott kaj Allin Cottrell: Socialismo fareblas. Alternativoj el la komputilo. Kun antaŭparolo de Helmut Dunkhase. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2015, 348 paĝoj, ISBN 978-2-36960-009-1 (= MAS-libro 114).