Almanako
Almanako estas libreto, entenanta kalendaron, astronomiajn sciigojn por la kuranta jaro, veterantaŭdirojn kaj aliajn diversajn informojn, ofte kun distra parto, kio povas esti rakontoj, poemoj, anekdotoj.[1] Tradicie ĝi prezentiĝis kiel kajero kun aparta folieto pri ĉiu tago kiu utilis por personaj notoj kaj post la koncerna tago oni forprenis el la kajero, tiel ke ĉiam videblas la folio de la venonta tago.
Oni komparu la koncepton kun jarlibro, kiu nek enhavas astronomiajn informojn nek ĉiutagajn detalojn.