Almanako Lorenz
Aspekto
Almanako Lorenz | ||
---|---|---|
![]() | ||
Aŭtoro | diversaj | |
Eldonjaro | 1981 | |
Urbo | Rio-de-Ĵanejro | |
Eldoninto | Spiritisma Eldona Asocio F. V. Lorenz | |
ISBN | 85-86984-20-5 | |
Almanako Lorenz estas ĉiujara eldonaĵo de Spiritisma Eldona Asocio F. V. Lorenz. Ĝi aperis unuafoje en 1981. La Almanako pritraktas ĉiajn temojn, precipe, tamen ne nepre, laŭ spirita vidpunkto. Filozofio, scienco kaj religio estas inter ties plej kutimaj temoj, krom informoj kaj ĝeneralaĵoj. Ĝia strukturo konsistas en kolekto da tekstoj de pluraj aŭtoroj el la tuta mondo, krom pecoj de la verkoj de Allan Kardec, precipe de La Libro de la Spiritoj kaj La Evangelio laŭ Spiritismo.
Ties OCLC-numero estas : 73214504.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Spiritismo
- Monda Spiritisma Asocio
- Almanako Lorenz (2008)
- Almanako Lorenz (2009)
- Almanako Lorenz (2011)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Almanako Lorenz ĉe la libroservo de UEA
- Almanako Lorenz en la katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Almanakoj Lorenz en la katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience
- Almanakoj Lorenz en katalogo "Erfgoedbib" (LibraryThing)