Almarza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Almarza (Soria))
Almarza
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Kastilio kaj Leono
Provinco provinco Sorio
Komarko Tierras Altas (Altaj Teroj)
Poŝtkodo 42169
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 620  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 57′ N, 2° 28′ U (mapo)41.946388888889-2.4688888888889Koordinatoj: 41° 57′ N, 2° 28′ U (mapo) [+]
Alto 1 151 m [+]
Areo 100 km² (10 000 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Almarza (Provinco Sorio)
Almarza (Provinco Sorio)
DEC
Almarza
Almarza
Situo de Almarza
Almarza (Hispanio)
Almarza (Hispanio)
DEC
Almarza
Almarza
Situo de Almarza

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Almarza [+]
vdr

Almarza [alMARza] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, norde de la provinco Sorio kaj komarko Tierras Altas (Altaj Teroj) en la nordo de la provinco, kaj en la subkomarko Almarza, kies centro ĝi estas.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Tierras Altas en la nordo de la provinco Sorio.
Loko de Almarza en la provinco Sorio.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 101,13 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 640 loĝantojn. Ĝi kiel aparta loĝloko ja perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed male al tiuj, kiel kolektiva municipo, fakte ĝi ricevis 450 loĝantojn en la 1970-aj jaroj pro la aligo de municipoj, kiuj same estis perdintaj loĝantojn.

Ĝi distas 23 km de Sorio, provinca ĉefurbo. En ĝia teritorio inklude en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Riberas del Río Duero y afluentes okupanta 101 hektarojn, nome 1% de la teritorio, la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Sierras de Urbión y Cebollera okupanta 2 791 hektarojn, nome 28% de la teritorio, kaj la Birdoprotenta Areo ZEPA konata kiel Sierra de Urbión okupanta 2 791 hektarojn, nome 28% de la teritorio.​

La municipo limas kun La Póveda de Soria, Vizmanos, Rollamienta, Rebollar, Arévalo de la Sierra, El Royo, Fuentelsaz de Soria, Ausejo de la Sierra kaj Los Villares de Soria, kaj ĝi enhavas la loĝlokojn Almarza, Cubo de la Sierra, Espejo de Tera, Gallinero, Lumbrerillas, Matute de la Sierra, Portelárbol, Cerveriza, San Andrés de Soria, Segoviela, Sepúlveda de la Sierra kaj Tera.

Historio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Lucia.
Preĝejo de Sankta Gregorio, kaj Fortikita Domo.

Oni trovis diversajn restaĵojn de prakulturoj, kiel dolmeno en Cubo de la Sierra, fortikitaj kastrumoj de keltiberoj en Gallinero kaj Tera, ktp. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento. En 1016, Sanĉo la 3-a, reĝo de Pamplona, kaj la Grafo de Kastilio Sancho Garcés subskribis interkonsenton agnoskantan la tradiciajn limoŝtonojn, atribuitajn al la grafo Fernán González. Kiel rezulto la teritorio de Almarza restis nordoriente de la limo, tio estas, en la regno de Pamplona. Fruaj mencioj literumitaj Almarça / Almarçan aperis en 1354.

Dum la napoleona invado en la Milito de Hispana Sendependigo, inter 1808 kaj 1812 oni kalkulis ĝis 22 alvenojn de la francaj trupoj, estritaj de la Generalo Durquier, en Almarza, kaj sekvaj rabadoj.

En 1835, dum la Unua Karlisma Milito, la pastro Merino estis venkita en Almarza kaj Gallinero fare de la kolonelo Miguel Mir, kaj li fuĝis tra Piqueras komence de 1836 al Oñate, kie li estis ricevita en la karlisma kortego kiel vera heroo. Krome ankaŭ la karlista oficiro Basilio Antonio García ekde 1836 tra Yanguas, Arévalo, Almarza, Chavaler, Garray, alvenis ĝis Soria, provinca ĉefurbo. Denove karlistoj tranoktis en Almarza septembre de 1837. La karlistaj alvenoj rifuĝiĝis, inter alia, en la nordaj deklivaroj de Montes Claros kaj Alcarama.

Meze de julio 1936, la deputito de Soria, Benito Artigas Arpón, estis en la provinca ĉefurbo, kontaktante amikojn kaj samideanojn. Kiam en la 18a de julio eksplodis la Hispana Enlanda Milito, li kun ili veturis al Almarza, kie li renkontiĝis kun la apotekisto Juan Ruiz kaj la kuracisto Herminio Guajardo. Kun kelkaj aliaj tagmanĝis tie, sen kono ke parto de la armeo estis insurekciinta jam la antaŭan tagon en Maroko. Poste Herminio Guajardo, la kuracisto, koninta la unuajn arestojn faritajn en Soria, fuĝis al Segoviela kaj poste al Almajano. Sed poste, konsiderante sian intervenon en politiko preskaŭ nula, prezentiĝis al la insurekciintaj aŭtoritatoj en Soria, kie li estis arestita; kaj sekve mortpafita la 8an de Aŭgusto 1936 en la tombejo de Calatañazor, kun aliaj kvin personoj. Estis arestita ankaŭ la urbestro de Almarza, Esteban Jiménez, forĝisto kaj sepdekjarulo, kiu mortis en la prizono de Soria post malmultaj semajnoj.

La 31a de Majo 1966​ la municipa teritorio pliiĝis ĉar aligis Cubo de la Sierra, Gallinero, San Andrés de Soria kaj Tera.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejoj, la Dolmeno de San Gregorio (en Cubo de la Sierra), deklarita Havaĵo de Kultura Intereso en la kategorio de Arkeologia Zono, la Fortikita Domo, Konvento, kaj Preĝejo de Sankta Gregorio (en Cubo de la Sierra) deklarita Havaĵo de Kultura Intereso en la kategorio de Monumento kaj la Palac-Dom-Bieno de la Markizo de Vadillo, deklarita Havaĵo de Kultura Intereso en la kategorio de Monumento ekde 2012 en Tera.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]