Almunia de San Juan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Almunia de San Juan
municipo en Hispanio • municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22420
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 722  (2023) [+]
Loĝdenso 20 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 56′ N, 0° 15′ O (mapo)41.9372222222220.2463888888889Koordinatoj: 41° 56′ N, 0° 15′ O (mapo) [+]
Alto 349 m [+]
Areo 35,657528 km² ( 356 5.7 528 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Almunia de San Juan (Provinco Ŭesko)
Almunia de San Juan (Provinco Ŭesko)
DEC
Almunia de San Juan
Almunia de San Juan
Situo de Almunia de San Juan
Almunia de San Juan (Hispanio)
Almunia de San Juan (Hispanio)
DEC
Almunia de San Juan
Almunia de San Juan
Situo de Almunia de San Juan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Almunia de San Juan [+]
vdr

Almunia de San Juan [alMUnja desanĤŬAN] (en aragona, L'Almunia de Sant Chuan) estas municipo de Hispanio, en la nordo de la komarko Meza Cinko (kies ĉefurbo estas Monzón) apartenanta al la suda parto de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia tre malgranda municipa teritorio estas en la nordo de la komarko Meza Cinko, norde de la teritorio de Monzono, kaj sude de tiu de Fonz. Ĝi estas oriente de la valo de la rivero Cinca. Ĝenerale ĝi limas norde kun Fonz, Ariéstolas (submunicipo apartenanta al Almunia) kaj Azanuy. Oriente estas la rivero Sosa kaj la apuda San Esteban de Litera. Sude la komarka ĉefurbo kaj dua urbo de la provinco, Monzono. Okcidente la rivero Cinca. Tra la teritorio fluas la rivero Cinca, ĝia alfluanto Sosa kaj la Kanalo de Aragono kaj Katalunio.

La loĝloko Almunia de San Juan (349 msm) estas je 69 km de Huesko, provinca ĉefurbo, sur la maldekstra areo de la rivero Cinca.

La municipa teritorio estas trapasata per la regiona ŝoseo A-1237 kiu komunikas kun apuda Monzono (kaj la nacia ŝoseo N-240) sudokcidente kaj kun Azanuy nordoriente.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estis restaĵoj de Bronzepoko, iberoj kaj romianoj.

La araboj loĝis en la valo de Cinca kiun ili menciis kiel la "rivero de la olivarboj" (Cinca) kaj ili lasis ankaŭ la nomon de la rivero Alcanadre kaj de la loĝlokoj Zaidín, Binaced, Albalate, Almunia, Alfántega, Almudáfar kaj Alcolea. La islama etapo lasis urbecon tipan, kun mallarĝaj kaj labirintaj stratetoj, kun abundaj kurboj kaj sakostratetoj kaj ĉefe reton de irigacio. Aktuale ankoraŭ abundas la domoj el briko, parte pro la abundo de argilo en la zono. La loknomo Almunia devenas el la araba "al-munja" kun signifo de "fruktoĝardeno".

Ekde la falo de la Kaliflando de Kordovo en 1010, la areo ekdependis de Zaragozo, Ilerdo aŭ Ŭesko, depende de la povo de la koncerna tajfo. Fraga kaj Ilerdo estos konkeritaj de kristanoj samtage, nome la 24an de Oktobro 1149. Tiam ŝajne Fraga dependis de Ilerdo, kiu siavice apartenis al la tajfa regno de Zaragozo. Tiuepoke oni atingis favoran konsideron por la islamanoj kiuj restis, regotaj per sia propra juro. La forpelo de la moriskoj de 1610 rezultis en grava krizo en la loka ekonomio. Dum ĉirkaŭ ok jarcentoj la moriskoj estis grava parto de la loĝantaro, esenca ekonomie en agrikulturo kaj artmetioj.

La militordenoj ludis gravan rolon en la historio de tiu urbeto, nome Templanoj kaj Ordeno de Sankta Johano (kies kruco aperas en la municipa blazono). Poste ĝi estis Senjorlando de la Episkopo de Ilerdo el la 12-a ĝis la 18-a jarcentoj. Krome partoprenis en la historio la Episkopo de Ŭesko kaj la reĝoj Petro la 4-a kaj Johano la 1-a.

Fine de la 19-a kaj komenco de la 20-a jarcentoj okazis la malfermo de la Kanalo de Aragono kaj Katalunio, kiu transformis la ekonomion kaj socion de la komarko.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Almunia de San Juan: oni malaltiĝis el 1 207 loĝantoj en 1910 ĝis nunaj 707 loĝantoj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealoj, migdaloj, olivarboj kaj fruktarboj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj, kortobirdoj kaj bovoj) al kultura kaj rura turismo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ángel Canellas kaj Ángel San Vicente (1996). Rutas románicas en Aragón. Encuentro ediciones.
  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Ed. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]