Saltu al enhavo

Alois Brandl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alois Brandl
portreto de Alois Brandl; pentris Ernst Heilemann
portreto de Alois Brandl; pentris Ernst Heilemann
Persona informo
Naskiĝo 21-an de junio 1855 (1855-06-21)
en Innsbruck
Morto 5-an de februaro 1940 (1940-02-05) (84-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio
Germana Regno Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo profesoro aŭtoro filologo literaturhistoriisto universitata instruisto anglisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Englische Philologie vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alois BRANDL (naskiĝinta la 21-an de junio 1855 en Insbruko, mortinta la 5-an de februaro 1940 en Berlino) estis aŭstra kaj germana filologo. Kun Erich Schmidt fondis li en la jaro 1898-a la literaturhistorian fakgazeton "Palaestra".

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Studinte en Vieno, Berlino kaj Londono li profesoris en Prago, Göttingen kaj Strasburgo. En 1895 li iĝis profesoro de la angla je Berlino. Apud Julius Zupitza li fondis la Instituton anglikan kaj amerikikan ĉe la Berlina universitato. Lulilo de ĝi fakte estis la tiea romanistika sekcio kies patroj estis en 1877 Zupitza kaj Adolf Tobler. Laŭ instigo de Brandl iĝis definitiva divido inter ambaŭ novfilologioj. Tiel ankaŭ Berline la klasika filologio perdis sian altlernejan superpotencon.

Diference al Zupitza, li ege atentis la frumodernan kaj modernan lingvojn, literaturaĵojn kaj kulturon de Brition. Krom Vilhelmo Ŝekspiro gravis ankaŭ la elfaro de sonbendigo de eldiroj de britaj militkaptitoj. Ili estiĝis inter 1915 kaj 1918 sub la gvidado de Wilhelm Doegen. Ĉio tia poste konserviĝis en la Berlina Landa Arkivo. Hodiaŭ eĉ anglaj scienculoj mem interesiĝis pri tiaĵoj por esplori lingvoŝanĝojn. Pensiiĝo de Brandl estis en 1923. Postantis lin Wilhelm Dibelius, filo de la teologo Franz Dibelius. Ĉar Dibelius baldaŭ poste forpasis, Brandl denove estris la menciitan universitatseminarion: finfine en 1932 iĝis posteulo Walter F. Schirmer. Brandl tre meritis pri la instalo de librobretaroj plenaj de aĵoj anglalingvaj ene de la Ŝtata Biblioteko en Berlino.

Skribaĵoj (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • kun Morf, Heinrich (eld.) 1905. Archiv für das Studium der neueren Sprachen und Literaturen. LIX. Jahrgang, CXIV. Band / der Neuen Serie XIV. Band. Braunschweig. Westermann.
  • 1922. Shakespeare. Leben, Umwelt, Kunst. Berlin, Ernst Hofmann & Co.
  • Brandl Alois (eld.) 1897. Shakespeares. Dramatische Werke in 10 Bänden. Übersetzt von August Wilhelm von Schlegel und Ludwig Tieck. Leipzig. Bibliographisches Institut.
  • Brandl, Alois. 1936. Zwischen Inn und Themse. Lebensbeobachtungen eines Anglisten. Alt-Tirol/England/Berlin. Berlin. Grotesche Verlagsbuchhandlung.
  • Brandl, Alois. 1936. Forschungen und Charakteristiken. Zum 80.Geburtstag hrsg. von dem Englischen Seminar der Univ. Berlin u. der Berliner Gesellschaft für das Studium der neueren Sprachen. Berlin und Leipzig. de Gruyter.
  • Brandl, Alois. 1923. Shakespeare. Leben-Umwelt-Kunst. Wittenberg. Ziemsen.
  • Brandl, Alois. 1913.Shakespeares Sonette. Stuttgart. J.G. Cotta’sche Buchhandlung Nachfolger.
  • Brandl, Alois; Wolfgang Keller (eld.). 1900. Shakespeare-Jahrbuch: der deutschen Shakespeare-Gesellschaft. 36. Jahrg. / 1900, Berlin: Langenscheidt.
  • Brandl, Alois; Max Förster (eld.) 1914. Shakespeare-Jahrbuch: der deutschen Shakespeare-Gesellschaft. 50. Jahrg. / 1914. Berlin. Georg Reimer Verlag.
  • Brandl, Alois; Max Förster (eld.). 1916 Shakespeare-Jahrbuch: der deutschen Shakespeare-Gesellschaft. 52. Jahrg. / 1916. Berlin. Georg Reimer Verlag.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]