Andiast

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Alp d'Andiast)
Andiast
Blazono de Andiast
Andiast
former municipality of Switzerland • vilaĝo
Kantono Grizono
Distrikto Surselva
Komunumaro Ruis
Koordinatoj  46° 47′ 0″ N 9° 7′ 0″ O / 46.78333 °N, 9.11667 °O / 46.78333; 9.11667 (mapo)Koordinatoj: 46° 47′ 0″ N 9° 7′ 0″ O / 46.78333 °N, 9.11667 °O / 46.78333; 9.11667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 228
Areo 13,63 km²
Alteco 1178 m super marnivelo
Poŝtkodo 7159
Komunumkodo 3611
Mapo de Andiast

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Andiast (en germana lingvo Andest) estas komunumo de la komunumaro Ruis kaj la distrikto Surselva en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 228 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Andiast situas sur teraso teraso ĉe la norda flanko de la valo de Antaŭa Rejno. En nordo la komunuma teritorio etendiĝas ĝis al la kresto de la Glaursaj Alpoj, kie sur Hausstock situas sur alteco de 3158 m s.m. la plej alta punkto de la komunummo, ĉe la trilima punkto inter Andiast, Pigniu kaj Glaruso Sudo. Sudokcidente de Hausstock situas sur la komunuma teritorio la du glaĉeroj Gavriolas-Glaĉero kaj Fluaz-Glaĉero. Ĉe la orienta limo de la komunumo situas baraĵlago Lago de Pigniu. Al la komunumo krom la vilaĝo Andiast mem apartenas la setlejoj Curnengia, Ladinas, Cuolms d'Andiast, Ladral kaj la Alpopaŝtejoj Alp d'Andiast kaj Alp Dadens.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Andiast limas en nordo al Glaruso Sudo (GL), en oriento al Pigniu, en sudoriento al Rueun, kaj en sudo kaj okcidento al Waltensburg/Vuorz.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Andiast situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. Mallarĝa kaj kurba veturebla vojo ĝin konektas kun Waltensburg/Vuorz. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per poŝtaŭtolinio al Ilanz.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

Oficiala lingvo, kiun parolas la plimulto de la loĝantaro (laŭ la popolnombrado de 1990 89%), estas la romanĉa.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Andiast datiĝas el la jaro 765 kiel Andeste.[1]

Ĝis 1526 Andiast apartenis al la paroĥo de Waltensburg/Vuorz. Kiam dum la reformacio Waltensburg/Vuorz alprenis la novan kredon, Andias restis katolika kaj fariĝis aparta paroĥo.

La 8-an kaj 9-an de oktobro 1799 rusaj trupoj sub la gvido de generalo Aleksandr Suvorov fuĝis de la armeo de Napoleono trans Paniksopasejo al Grizono kaj pasante tra Andiast rabis la vilaĝon. [2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]