Schlans

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Alp da Schlans)
Schlans
Blazono de Schlans
Schlans
vilaĝo • former municipality of Switzerland • kvartalo
Kantono Grizono
Distrikto Surselva
Komunumaro Cadi/Disentis
Koordinatoj  46° 45′ 36″ N 9° 0′ 0″ O / 46.76000 °N, 9.00000 °O / 46.76000; 9.00000 (mapo)Koordinatoj: 46° 45′ 36″ N 9° 0′ 0″ O / 46.76000 °N, 9.00000 °O / 46.76000; 9.00000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 88
Areo 8,83 km²
Alteco 1146 m super marnivelo
Poŝtkodo 7168
Komunumkodo 3984
Mapo de Schlans

Schlans estas komunumo de la komunumaro Cadi/Disentis kaj la distrikto Surselva en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 88 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Schlans situas sur teraso norde de la Antaŭa Rejno. Super la vilaĝo sur roko tronas la turo de la malnova burgo kaj kapelo.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Schlans limas en nordo kaj oriento al Breil/Brigels, kaj en sudo kaj okcidento al Trun. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Schlans la setlejoj Pradas kaj Preuls kaj la alpopaŝtejo Alp da Schlans.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. La vilaĝo atingeblas per flanka vojo, kiu supreniras de Trun. Ekzistas mallarĝa vojo suprena al la setlejoj Pardas kaj Preuls, kaj alia vojeto kondukas al Breil/Brigels. Al la publika transportreto Schlans estas konektita per poŝtaŭto al la stacidomo de Trun, kiu cirkulas tamen nur lundon ĝis vendredo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumento de Schlans datiĝas el la jaro 765 kiel Selaunum. En la jaro 765 la episkopo de Koiro donacis al la Monaĥejo Disentis majorejon en Schlans. Dum mezepoko Schlans tamen ne apartenis al la Senjorujo Cadi, sed al la Senjoroj de Schlans, kiuj la unuan fojon estis menciitaj en la jaro 1220. La defendoturo supre de Schlans estis konstruita en la jaro 1200. En la 13-a jarcento la Senjoroj de Grünenfels akiris la senjorecon pri Schlans kaj poste la Senjoroj de Montalt, kiuj ĝis vendis en la jaro 1378 al la senjoroj de Rhäzüns. En la jaro 1459 Schlans fariĝis havaĵo de la Grafoj de Zollern, kiuj ĝin vendis en la jaro 1472 al la Abatejo Disentis, kiu ĝis 1803 posedis la jurisdikcion pri Schlans.[1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]