Alpa-himalaja sistemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alpa-himalaja sistemo
Montaro Alborzo.
Montaro Alborzo.
geomorfologia sistemo • montaro, eble geologie nerilatita
La plej alta punkto Mount Everest (8,848 m)
Supra tutaĵo Afriko
Eŭrazio
Najbaraj tutaĵoj Afrika plato
Hercina sistemo
Hindia plato
Subaj tutaĵoj Alborzo
Alpoj
Apeninoj
Atlasa Montaro
Armena altmontaro
Balkanidoj
Dinara Montaro
Helenidoj
Himalajo
Hindukuŝo
Karpatoj
Kaŭkazio
Kūh-e Bīnālūd
Pamiro
Karpata baseno
Pontidoj
Pireneoj
Toroso
Orienttibeta montaroj
Zagroso
Kontinento Afriko
Azio
Eŭropo
Situo multaj
vdr

Alpa-himalaja sistemo estas ampleksa geomorfologia sistemo sur tera surfaco. Ties spino estas altmontaroj kreitaj dum Alpina orogenezo dum terciaro, kiam Afriko, Araba duoninsulo kaj Hinda subkontinento kunpuŝiĝis de sude kun Eŭrazio.

Tektona mapo de la Alpaj strukturoj en Mezoriento kaj suda Eŭropo, kio formas la okcidentan parton de la Alpa-himalaja sistemo.

Dum tiu ĉi orogenezo estis krom alia alligita al Eŭropo ties suda parto (Iberia duoninsulo, Apenina duoninsulo kaj Balkana duoninsulo). Kontraŭira movo de platoj daŭrigas ĝis hodiaŭ kaj la montaroj de la alpa-himalaja sistemo do plu ete kreskas. Eblas, ke post kelke da milionoj da jaroj Eŭropo kaj Afriko firme kuniĝos kaj Mediteraneo malaperos[1].

Referencoj

  1. Mapo, kiel la mondo aspektos post 50 milionoj da jaroj laŭ profesoro Christofer Scotes