Alpa marmoto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Alpa marmoto
Alpa marmoto en regiona parko de Queyras en Francio
Alpa marmoto en regiona parko de Queyras en Francio
Biologia klasado
Regno: Animalia
Filumo: Chordata
Klaso: Mammalia
Ordo: Rodentia
Familio: Sciuridae
Genro: Marmota
Marmota marmota
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Alpa marmoto (Marmota marmota) estas specio de marmoto trovebla en montaj areoj de centra kaj suda Europo. Alpaj marmotoj vivas ĉe altoj inter 800 kaj 3200 metroj super marnivelo en Alpoj, Karpatoj, Tatroj, Pireneoj kaj nordaj Apeninoj en Italio. En Pireneoj ili malaperis en la fino de plejstoceno sed estas artefarite reenkondukitaj en 1948.[2] Alpaj marmotoj havas bone disvolvitajn sistemojn de ternestoj. Ili estas bonegaj fosistoj, eblas trafosi grundon tre malmolan eĉ por pioĉo, La marvarmajn sezonojn, en iuj areoj ĝis 9 monatoj po jaro, la alpaj marmotoj estas en hiberniĝo.[3]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Plenkreska alpa marmoto estas ĉ. 18 cm alta ŝultre kaj inter 42 kaj 54 cm longa, eksklude la voston kiu averaĝe longas 13 ĝis 16 cm. La maso de korpo konsiderinde diferencas de sezono al sezono. Printempe la bestoj pezas inter 2.8 kaj 3.3 kg, dum aŭtune, kiam ili amasigas pezon por hiberniĝo, ili estas 5.5 ĝis 8 kg pezaj.[4] La alpa marmoto estas konsiderata la plej averaĝe granda el ĉiuj sciuredoj, kvankam iuj apartaj anoj de parenca specio griza marmoto estas pli pezaj.[5] Felo de alpa marmoto estas mikso de flavecaj, ruĝecaj kaj malhel-grizaj haroj. Ĝiaj fingroj havas ungegojn, krom la dikfingroj, kiuj havas platajn ungojn.

Arealo kaj ekologio[redakti | redakti fonton]

Kiel sugestas la nomo, natura arealo de la alpa marmoto estas en Eŭropaj Alpoj, inkluzive teriotiojn de Hispanio, Francio, Italio, Svisio, Germanio kaj Aŭstrio. Krome, reenkondukitaj subpopulacioj ekzistas en Pireneoj, Centra Masivo, Ĵuraso, Vosgeso, Nigra Arbaro, Apeninoj, Altaj Tatroj kaj Rumaniaj Karpatoj. Marmotoj estas plej abundaj en siaj naturaj vivareoj kaj eksteraj populacioj estas pli malgrandaj. Ekzemple, en Karpatoj la populacio de alpa marmoto estas ekspektata ĉ. 1500 individuoj.[1] Alpaj marmotoj preferas montajn herbejojn kaj paŝtejojn, kie ili kreas profundajn retojn de ternestoj en aluvia grundo aŭ rokaro.[6]

Dieto[redakti | redakti fonton]

Alpaj marmotoj manĝas plejparte herbojn kaj semojn, sed ankaŭ insektojn, araneojn kaj vermojn. El ĉiuj nutraĵoj ili preferas junajn kaj mildajn ĝermojn de plantoj. Dum manĝo ili povas stari sur piedoj kaj teni manĝaĵojn en siaj manoj. Plej ofte ili eliras siajn ternestojn matene aŭ vespere por serĉi nutron, ĉar ili ne tre bone travivas troan varmon. En tre varma vetero la marmotoj ofte eĉ entute ne forlasas la ternestojn kaj ne manĝas. Tamen, kiam la vetero estas favora, ili manĝas po grandajn kvantojn de nutraĵoj por amasigi laminon de graso sur siaj korpoj kaj tiel travivi longan periodon de hiberniĝo.[3]

Konduto[redakti | redakti fonton]

Alpa marmoto en Massif des Écrins, Francio

Alpaj marmotoj fosas ternestojn per siaj antaŭaj piedoj kaj uzas la malantaŭajn por forpuŝi la grundon. Ŝtonoj, kiujn ili trafas dum elfoso, estas formovataj per dentoj, se ili ne estas tro grandaj. Tiu ĉi tekniko eblias la marmotojn relative rapide krei longajn kaj disvolvitajn sistemojn de tuneloj eĉ en tre mola grundo. En ekstremaĵoj de ternestoj ili elfosas la "dormejojn", kiujn kovras per fojnosekalo por plia komforto. Aliajn ekstremaĵojn ili uzas kiel "necesejoj". Komence unu sistemo de ternestoj enhavas na unu familio, sed eventuale oni kreskigas ĝin por enhavi sekvajn generaciojn. Kolonio de alpaj marmotoj konsistas je loĝantaro de kelkaj ternestoj, sed plej ofte nur unu dominanta paro reproduktiĝas. La marmotoj estas tre protektemaj je sia teritorio kaj penas forpeli fremdulojn per minacaj signaloj kiel bato de vosto kontraŭ grundo kaj dentoklakoj, kaj ankaŭ per marko de teritorioj per sia odoro. Ofteoni povas vidi "pikedojn" de alpaj marmotoj, gardantajn sian kolonion. Ili staras sur malantaŭaj piedoj kaj signalas pri apero de rabobestoj aŭ aliaj danĝeroj per serioj de longaj fajfoj.

Alpa marmoto en la fino de somero. Notu amason de graso ĉe la ventro.

La reprodukta sezono por alpaj marmotoj okazas printempe, tuj post fino de hiberna periodo. Tio donas al la idoj pli grandan ŝancon de travivo dum estonta vintro. Ili iĝas sekse fekundaj ĉ. la aĝo de 2 jaroj. Ne estas trovitaj iuj limigoj de pariĝo por iĉaj marmotoj, sed la dominantaj inoj emas subpremi reproduktiĝon de aliaj inoj atakante ilin dum gravedeco, kaŭzante streson kaj morton de feto.[7] Dum la ino estas graveda, ŝi emas teni herbojn kaj fojnon en la terneston por pli komforta nasko. Alpaj marmotinoj naskas na 1 ĝis 7 idoj post gravedeca periodo de 33–34 tagoj. Idoj naskiĝas blindaj kaj senharaj kaj ekhavas nigrecan felon post kelkaj tagoj. Dum pliaj 40 tagoj ili bezonas lakton kaj restas ene de la ternesto, dum la patrino serĉas por nutro. Post tiu ĉi periodo ili povas eliri kaj memstare furaĝi por manĝaĵoj. Ĉe la fino de somero iliaj feloj iĝas samkolora kiel ĉe aliaj marmotoj kaj ili estas plenkreskaj post 2 jaroj. En kaptiveco oni observas vivdaŭron de alpaj marmotoj de ĉ. 15–18 jaroj,[3] kvankam en naturo ĝi povas esti pli mallonga pro malsanoj kaj aliaj danĝeroj.

Reenkondukitaj alpaj marmotoj en la Pireneoj

Hiberniĝo[redakti | redakti fonton]

Ĉe la fino de somero alpaj marmotoj kolektas fojnon kaj oldan herbaron en vivareoj de siaj ternestoj por uzi kiel litotuko dum la hiberniĝo. Ĝenerale ĉ. oktobro ili ŝtopas la elirojn el ternestoj per mikso de grundo kaj siaj propraj fekaĵoj. Familioj de marmotoj kunkuŝas proksime unu apud la alia por konservi varmon kaj komencas hiberniĝon, dum kiu ilia kora ritmo malkreskas ĝis 5 batoj po minuto, tempo de spiro ĝis 1–3 spiroj po minuto kaj la korpa temperaturo iĝas preskaŭ sama kiel temperaturo de aero. Se la aera temperaturo en ternesto iĝas pli malvarma ol 0 °C (la fandopunkto de akvo) la tempo de koro kaj spirado kreskas iomete por eviti frostiĝon. Iam la alpaj marmotoj mortas pro malsato dum hiberniĝo, se ili elĉerpas energian risurcon de siaj laminoj de graso, kolektitaj dum somero. Tio pli ofte okazas kun junuloj, kiuj ne havis sufiĉan tempon por furaĝi kaj estas ĝenerale pli malgrandaj kaj malgrasaj.[3]

Interagoj kun homoj[redakti | redakti fonton]

Boteloj de marmota graso

Kvankam nun ne minacataj kiel specio, pasinte la alpaj marmotoj estis vaste ĉasataj kaj buĉataj je grandaj kvantoj por uzo en tradicia medicino. Onikrede, ilia graso helpas kontraŭ simptomoj de reŭmatismo se enfrotata en la haŭton. Tio ĉi ne plu estas agnoskata far oficia medicino, sed ĉaso de marmotoj ĝis nun iam okazas kiel sporta ĉasado. Tio ĉi estas danĝera por la specio ĉar marmotoj reproduktigas relative malrapide.[3] Iuj subpopulacioj estas en danĝero de formorto, ekzemple tiuj en Ĵuraso kaj en Germanio.[1] Populacio de alpaj marmotoj en Rodna estas tre malgranda kaj endanĝera pro ŝtelĉasado.[8]

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Herrero, J., Zima, J. & Coroiu, I. (2008). Marmota marmota. En: IUCN 2008. IUCN Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Elŝutita en 6 January 2009.
  2. J. Herrero, J. Canut, D. Garcia-Ferre, R. Garcia Gonzalez & R. Hidalgo (1992). "The alpine marmot (Marmota marmota L.) in the Spanish Pyrenees", gazeto : Zeitschrift für Säugetierkunde, volumo : 57, numero : 4, paĝoj : 211–215 (PDF) 
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 (1994) Wildlife Fact File. IMP Publishing Ltd, Group 1, Card 146. ISBN 0-85004-001-6. 
  4. [1]
  5. [2]
  6. Preleuthner, M. 1999. Marmota marmota. In: A.J. Mitchell-Jones, G. Amori, W. Bogdanowicz, B. Kryštufek, P. J. H. Reijnders, F. Spitzenberger, M. Stubbe, J. B. M. Thissen, V. Vohralík, and J. Zima (eds), The Atlas of European Mammals, Academic Press, London, UK.
  7. Klaus Hackländera, Erich Möstlb and Walter Arnold. (2003) "Reproductive suppression in female Alpine marmots, Marmota marmota" Animal Behaviour 65(6):1133-1140.
  8. Popescu, A. and Murariu, D. 2001. Fauna Romaniei. Academia Romana.
  9. 9,0 9,1 Marmota (Marmota) marmota en departments.bucknell.edu