Alpa salamandro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salamandra atra - MHNT
Salamandra atra dis.png
Salamandra atra dis

La alpa salamandronigra salamandro laŭ la latina scienca nomo (Salamandra atra) estas brilnigra salamandro trovebla en la Centraj, Orientaj kaj Dinaraj Alpoj, je altitudoj super 700 m. La Okcidentaj Alpoj estas loĝataj de simila specio, nome Lanzalpa salamandro (Salamandra lanzai), en nur unu malgranda areo. Nemiu diferenco estis konstatita laŭ longo inter seksoj (9–14 cm) kaj la seksa proporcio estas 1:1.[1] Ties vivodaŭro estas almenaŭ de 10 jaroj. Malkiel ĉe aliaj salamandroj, kies larvoj disvolviĝas en akvo, la alpa salamandro estas tuta surterema specio. Kapto-rekaptaj metodoj sugestas ke la specio estas tre laŭsezona; 12 m estis la maksimuma observita distanco veturita de unu individuo dum la somersezono. Ĉirkaŭ 120 individuoj por hektaro esits kalkulitaj en plej taŭgaj areoj kun observoj ankaŭ de >2000 individuoj/ha, sugestante ke tiu kaŝkamufla specio estas tre abunda.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2001) Body size, population structure and fecundity traits of Salamandra atra atra (Amphibia, Urodela, Salamandridae) population from the northeastern Italian Alps 68. Luiselli, Andreone, Capizzi, Anibaldi: Italian Journal of Zoology, p. 125–130.
  2. Bonato, Fracasso. Movements, distribution pattern and density in a population of Salamandra atra aurorae (Caudata: Salamandridae). Amphibia-Reptilia 2003, 24, 251-260.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]