Alpamaĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alpamaĝo
monto
supermara alteco

5 947 m

Geografia situo 8° 53′ S, 77° 39′ U (mapo)-8.8791666666667-77.653333333333Koordinatoj: 8° 53′ S, 77° 39′ U (mapo) f4
Alpamaĝo (Peruo)
Alpamaĝo (Peruo)
DEC
Alpamaĝo
Alpamaĝo
Situo de Alpamaĝo
Map
Alpamaĝo
vdr
Montogrimpistoj ĉe la sudokcidenta flanko de Alpamaĝo.

AlpamaĝoAlpamayo[1][2] (eble el keĉua allpa tero, mayu rivero,[3] "terrivero") aŭ Ŝujturaĥu[2] (en ankaŝ keĉua hujtu, ŝujtu svelta kaj longo, keĉua rahu neĝo, glacio, monto kun neĝo, "svelta kaj longa neĝo-kovrita monto")[4][5] estas unu el la plej videblaj montopintoj en la Blanka Montaro de la peruaj Andoj. Ĝi estas tiel nomita laŭ la rojo Alpamayo, kiu originiĝas je ties nordokcidento.[1]

Ĝi estas kruta (sesdek gradoj), preskaŭ perfekta piramido de glacio, unu el nombraj pintoj kiuj komponas la masivon Pukarahu, la plej norda masivo de la Blanka Montaro. Kvankam pli malgranda ol multaj el siaj najbaraj pintoj, ĝi estas distingebla pro sia malkutima formo kaj eksterordinara beleco. Ĝi fakte havas du akrajn montopintojn, Norda kaj Suda, separataj pere de mallarĝa kornica kresto.

En Julio 1966, la germana gazeto "Alpinismus", publikigis foton de Alpamayo farita de usona fotisto Leigh Ortenburger akompanita de artikolo pri esplorado inter montogrimpaj fakuloj, kiuj elektis Alpamayo kiel "La plej bela monto en la mondo".[6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Peru 1:100 000, Corongo (18-h). IGN (Instituto Geográfico Nacional - Perú). “Nevado Alpamayo”.
  2. 2,0 2,1 Nevado Alpamayo (hispane). MINCETUR. Arkivita el la originalo je 2016-06-10. Alirita 25a de Majo 2016. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-06-10. Alirita 2017-01-22.
  3. Teofilo Laime Ajacopa, Diccionario Bilingüe Iskay simipi yuyayk'ancha, La Paz, 2007 (keĉua-hispana vortaro)
  4. homepage.ntlworld.com/robert_beer Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine Robert Beér, Armando Muyolemaj, Dro. Hernán S. Aguilarpaj, Vocabulario comparativo, quechua ecuatoriano - quechua ancashino - castellano - English, Brighton 2006
  5. babylon.com. Arkivita el la originalo je 2014-12-29. Alirita 2017-01-22.
  6. Hibbert, Ian. (2015) Alpamayo to Everest: It’s Not About the Summit. Lulu Press. ISBN 9781483440736.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]