Alpartir

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alpartir
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50109 • 50...
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 570  (2023) [+]
Loĝdenso 18 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 25′ N, 1° 23′ U (mapo)41.4221759-1.3804337Koordinatoj: 41° 25′ N, 1° 23′ U (mapo) [+]
Alto 490 m [+]
Areo 32,535908 km² ( 325 3.5 908 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Alpartir (Provinco Zaragozo)
Alpartir (Provinco Zaragozo)
DEC
Alpartir
Alpartir
Situo de Alpartir
Alpartir (Hispanio)
Alpartir (Hispanio)
DEC
Alpartir
Alpartir
Situo de Alpartir

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alpartir [+]
vdr

Alpartir [alparTIR] estas municipo de Hispanio, en la sudo de la komarko Valdejalón kies ĉefurbo estas La Almunia de Doña Godina, en la centro de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Alpartir estas municipa teritorio en la sudo de la komarko Valdejalón, kie ĝi estas inter Santa Cruz de Grío kaj Morata de Jalón okcidente kaj Almonacid de la Sierra oriente. Krome La Almunia de Doña Godina estas norde.

La loĝloko Alpartir mem estas je 59 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sur 490 msm en la Iberia Sistemo, sude de la valo de la rivero Jalón. Ĝi estas alirebla nur el La Almunia de Doña Godina norde.

Historio[redakti | redakti fonton]

Araboj kreis reton por irigacio. Alfonso la 1-a definitive konkeris la areon en 1122 post la konkero de Tarazona kaj Calatayud. La loĝantaro estis grandparte de mudeĥaroj kaj poste de moriskoj. Krome estis ankaŭ juda komunumo. Ĝi apartenis al la Ordeno de Sankta Johano. Ĝia superulo fray Pedro López de Luna havigis la loĝĉarton de Alpartir en 1178, cele al establado de reguloj por kunvivado. En la sekvaj jarcentoj regis la lokon nobelaj gravuloj.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj same en Alpartir kie oni plialtiĝis el 1 004 loĝantoj en 1920 ĝis nunaj 102 loĝantoj en 2021. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, kaj Calatayud.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj, ĉerizarboj, olivarboj, migdalarboj), kaj brutobredado (ŝafoj), kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado). Aparte, en diversaj epokoj kaj ekde la romianoj estis ekspluatado de mino de diversaj mineraloj, kun foja produktado de arĝento. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Altiraĵoj estas la preĝejo, popola arkitekturo, ermitejo, fontan-trinkujo, krucmonumento, ruinoj de konvento, kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero kaj ĉe la montaroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]