Alpeñés

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alpeñés
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 44721
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 25  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 48′ N, 1° 4′ U (mapo)40.7991086-1.0655813Koordinatoj: 40° 48′ N, 1° 4′ U (mapo) [+]
Alto 1 223 m [+]
Areo 28,615518 km² ( 286 1.5 518 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Alpeñés (Provinco Teruelo)
Alpeñés (Provinco Teruelo)
DEC
Alpeñés
Alpeñés
Situo de Alpeñés
Alpeñés (Hispanio)
Alpeñés (Hispanio)
DEC
Alpeñés
Alpeñés
Situo de Alpeñés

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alpeñés [+]
vdr

Alpeñés [alpeNJES] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la suda komarko Komunumo de Teruelo, kies komarka ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem, Teruelo, kaj Alpeñés mem la plej norda municipo en la komarko.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 59 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. Al Teruelo alvenas de nordo tri ŝoseoj, de sudo aliaj tri kaj unu okcidente el Gea de Albarracín. El la tri nordaj, tiu centra nome N-420 venas laŭ la valo de la rivero Alfambra. Laŭ tiu vojvalo kaj la ŝoseo A-1510 kaj poste loka ŝoseo, Alpeñés estas la naŭa plej proksima municipo al la ĉefurbo inter Pancrudo (sudoriente) kaj la nacia ŝoseo N-21 kaj Torre los Negros (norde). La municipa teritorio estas trapasata de la nacia ŝoseo N-211 en la km 142, krom de la regiona ŝoseo A-1510, kaj TE-10, kiu konektas kun Pancrudo.

La orografio de la municipo estas markita de la valo de rivero Pancrudo kaj la neregula tereno kiu ĉirkaŭas ĝin, pere de nombraj ravinoj kiuj enfluas en la riveron. La loĝloko mem kuŝas je 1223 msm.[1]​ La plej proksimaj loĝlokoj estas laŭorde Corbatón, Portalrubio, Pancrudo, Torre los Negros kaj Cosa.

La municipa teritorio limas jene:

Nordokcidente: Cosa kaj Torre los Negros Norde: Torre los Negros Nordoriente: Pancrudo
Okcidente: Cosa Oriente: Pancrudo
Sudokcidente: Cosa Sudokcidente: Cosa kaj Pancrudo Sudoriente: Pancrudo

Historio[redakti | redakti fonton]

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema en la batalo de Cutanda. Sed eble la kristanoj perdis ĝin dum la krizo kiu sekvis la morton de Alfonso la 1-a. Nur dum la regado de Alfonso la 2-a de Aragono estis klara dominado fare de kristanoj.

En 1248, per privilegio havigita de Jakobo la 1-a, tiu loko sendependiĝis disde Daroca, kaj ekformis parton de la komunumo Sesma de Barrachina en la komunumaro Comunidad de Aldeas de Daroca, ĝis ties dissolvo en 1838.

En 1962 oni instalis elektran liveradon, ĉar antaŭe ĝi ne disponeblis.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio estas agrikulturo (cerealoj), brutobredado (ŝafoj) kaj turismo; iam estis minado. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre ankaŭ en Pancrudo oni malaltiĝis ĝis nunaj 20 loĝantoj.

Vizitindaĵo estas preĝejo kun svelta mudeĥara sonorilturo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Instituto Geográfico Nacional».. Arkivita el la originalo je 2021-04-18. Alirita 2022-10-05.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]