Alphonse Juin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alphonse Juin
Persona informo
Alphonse Juin
Naskiĝo 16-an de decembro 1888 (1888-12-16)
en Anaba, Constantine Department,  Francio
Morto 27-an de januaro 1967 (1967-01-27) (78-jaraĝa)
en Parizo
Tombo volbo de registoj vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Milita speciala lernejo Saint-Cyr vd
Subskribo Alphonse Juin
Profesio
Okupo oficiromilitisto vd
Aktiva dum 1912– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alphonse Pierre JUIN (franca prononco: [alfɔ̃s ʒɥɛ̃]; 16a de decembro 1888 – 27a de januaro 1967) estis veterana oficiro de la Franca Armeo kiu iĝis marŝalo de Francio. Li gradiĝis ĉe la Milita speciala lernejo Saint-Cyr en 1912, servis en Maroko en 1914 komande de indiĝenaj trupoj. Je la starto de la Unua mondmilito, li estis sendita al la Okcidenta Fronto en Francio, kie li estis grave vundita en 1915. Kiel rezulto de tiu vundo, li perdis la uzadon de sia dekstra brako.

Post la milito, li servis en la École Supérieure de Guerre. Li elektis servi en Nordafriko denove. Post la starto de la Dua mondmilito en septembro 1939, li ricevis la komandon de divizio, la 15a Divizio de Mobila Infanterio. La divizio estis ĉirkaŭita en la sakostrato de Lille dum la Batalo de Francio kaj Juin estis kaptita. Li estis militprizonulo ĝis li estis liberigita je la konto de la Reĝimo de Vichy en 1941, kaj li ricevis komandon de francaj fortoj en Nordafriko.

Post la Operaco Torĉo, nome la invado de Alĝerio kaj Maroko fare de brit-usonaj fortoj en novembro 1942, Juin ordonis al francaj fortoj en Tunizio rezisti la germanojn kaj italojn. Liaj grandaj kapabloj montriĝis dum la Kampanjo de Italio kiel komandanto de la Franca Ekspedicia Armeo. Lia sperto en montomilito estis ŝlosila por rompi la limon de la Gustava Linio, kiu estis haltiginta la avancon de la Aliancanoj dum ses monatoj.

Post tiu komando, li estis Ĉefo de Stabanaro de Francaj Armitaj Fortoj, kaj reprezentis Francion en la Konferenco de San-Francisko. En 1947 li revenis al Afriko kiel Ĝenerala Rezidanto en Maroko, kie li opoziciis al marokaj klopodoj por atingi sendependecon. Poste li havis altan postenon en NATO ĝis 1956. Dum sia komando en NATO, li estis promociita al rango de Marŝalo de Francio en 1952. Li estis forta opozicianto de la decido de Charles De Gaulle garantii sendependeco al Alĝerio, kaj tiel li estis "retirita" en 1962 kiel rezulto. Li estis la lasta vivanta Marŝalo de Francio ĝis sia morto en Parizo en 1967, post kio li estis entombigita en Les Invalides.