Alphonse Laveran

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alphonse Laveran
Nobel-premiito
Persona informo
Alphonse Laveran
Naskiĝo 18-an de junio 1845 (1845-06-18)
en Parizo
Morto 18-an de majo 1922 (1922-05-18) (76-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Tombejo de Montparnasse vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Gimnazio Louis-le-Grand • Faculté de médecine de Strasbourg vd
Subskribo Alphonse Laveran
Memorigilo Alphonse Laveran
Familio
Edz(in)o Sophie-Marie Pidancet vd
Profesio
Okupo mikrobiologo • parazitologo • botanikisto • scienca esploristo vd
Laborkampo malariomedicino vd
Doktoreca konsilisto Émile Küss vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Charles Louis Alphonse LAVERAN (18-a de Junio 1845 – 18-a de Majo 1922) estis franca kuracisto kiu ricevis la Nobel-premion pri fiziologio aŭ medicino en 1907 pro siaj malkovroj de parazitaj protozooj kiel kaŭzaj agentoj de infektaj malsanoj kiel malario kaj tripanozomiazo. Sekvante sian patron, Louis Théodore Laveran, li praktikis militmedicinon kiel profesion. Li akiris sian medicinan gradon el la Universitato de Strasburgo en 1867.

Desegnoj de Laveran en sia notlibroj de 1880 montrantaj diferencajn stadiojn de Plasmodium falciparum el freŝa sango.

Je la eksplodo de la Franci-Prusia Milito en 1870, li aliĝis al la Franca Terarmeo. Estante 29-jaraĝa li iĝis Profesoro de Militaj Malsanoj kaj Epidemioj en la École (malsanuleja lernejo) de Val-de-Grâce. Fine de sia posteno en 1878 li laboris en Alĝerio, kie li faris siajn ĉefajn atingojn. Li malkovris, ke la protozoa parazito "Plasmodium" estas responsa pri malario, kaj ke "Trypanosoma" okazigas tripanosomiazon aŭ Afrikan dormomalsanon.[1] En 1894 li revenis en Francion por servi en variaj militaj sansistemaj servoj. En 1896 li aliĝis al la Institut Pasteur kiel Ĉefo de la Honora Servo, el kiu li ricevis la Nobel-premion. Li donacis duonon de la mono de sia Nobel-premio por establi la Laboratorion de Tropika Medicino en la Pasteur Institute. En 1908, li fondis la Société de Pathologie Exotique.[2]

Laveran estis elektita membro de la Akademio de Sciencoj de Francio en 1893, kaj komandoro de la Nacia Ordo de la Honora legio en 1912.

Laveran estis solema sed laborema esploristo kaj verkis pli ol 600 sciencajn komunikaĵojn. Kelakj el liaj ĉefaj verkoj estas la jenaj:[3][4]

  • Nature parasitaire des accidents de l'impaludisme, description d'un nouveau parasite trouvé dans le sang des malades atteints de fièvre palustre. Paris 1881
  • Traité des fièvres palustres avec la description des microbes du paludisme. Paris 1884
  • Traité des maladies et épidémies des armées. Paris 1875
  • Trypanosomes et Trypanosomiases. Masson, Paris 1904 cifereca eldono de la Universitäts- und Landesbibliothek Düsseldorf

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nye, Edwin R (2002). "Alphonse Laveran (1845–1922): discoverer of the malarial parasite and Nobel laureate, 1907". Journal of Medical Biography. 10 (2): 81–7. doi:10.1177/096777200201000205. PMID 11956550. S2CID 39278614.
  2. Garnham, PC (1967). "Presidential address: reflections on Laveran, Marchiafava, Golgi, Koch and Danilewsky after sixty years". Transactions of the Royal Society of Tropical Medicine and Hygiene. 61 (6): 753–64. doi:10.1016/0035-9203(67)90030-2. PMID 4865951.
  3. Laveran, Alphonse, 1849-1922 [books by]. Internet Archive. Alirita 18a de Majo 2017.
  4. Online Books by Alphonse Laveran. Alirita 18a de Majo 2017.