Saltu al enhavo

Alphonse Mistler

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Alphonse MISTLER (naskiĝinta la 5-an de februaro 1873 en Thannenkirch, Alzaco en Francio; mortis la 17an de majo 1953 en Jokohamo, fariĝinte japana civitano) estis franca pastro kaj instruisto. Li estis la unua esperantisto en Japanio. En 1892 li foriris de la instituto de Ris-Orangis, kaj komencis instrui en mezgrada lernejo de Besancon. Li iĝis pastro de la "Societo de Maria", okupiĝante pri instruado. Sia pli aĝa frato Jean Mistler , direktoro de lernejo en Saint-Claude, estis jam esperantisto, do ankaù Alphonse poste lernis esperanton. En sia patrujo li komprenis la gramatikon de Esperanto en du horoj. Dr Zamenhof korespondis kun Alphonse, kaj petis lin , ĉu li povus iri instrui esperanton en Japanio. (bedaùrinde tiu letero brulis dum tertremo de Kanto )

En 1892 li venis al Nagasaki, Japanujo, kaj restis tie ĝis 1933.

Li loĝis en nro 2 de Higashiyamate en Nagasaki kaj instruis esperanton al mezlernejanoj kaj li estis instruisto de fiziko kaj kemio en privata mezlernejo Kaisei Tyuugaku, La 26/11/1902 aperis artikolon pri Esperanto en fremdlingva gazeto Press Nagasaki (estis la unua artikolo pri esperanto en Japanio) Dum la milito inter Japanio kaj Rusio, li havis iom da problemoj kun polico, ĉar li ricevis multe da leteroj el eksterlando, do li malĉeestis kunvenoj de esperantistoj. Li instruis poste al mezlernejo Gyosei de 1909 al 1912 kaj denove al mezlernejo "Kasei" de aprilo 1912 al 1934. Li instruis ankaù al Komerca Lernejo de Nagasakikoutoushyogyogakko la francan lingvon. En 1934 li ĝis japana civitano , kaj uzis la nomo : Saburo MITSUTERU. Poste li instruis la francan lingvon en St. Joseph's College, Bluff, en Jokohamo. Laŭ priskribo en la Enciklopedio de Esperanto li estis milda, nesintrudema kaj serioza.

Lia tombo troviĝas en la Tombejo de Alilandanoj de Jokohamo( 11a parto)

Artikolo en La Informilo Nro 130 (Nord-Orienta-Francio)