Alpes-de-Haute-Provence

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Alpoj de Alta Provenco)
Alpes-de-Haute-Provence
Insigno de Alpes-de-Haute-Provence
Situo de Alpes-de-Haute-Provence
Administrado
Lando Flago-de-Francio.svg Francio
Regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura
Numero 04
Prefektejo Digne-les-Bains
Subprefektejoj Barcelonnette
Castellane
Forcalquier
Prezidanto de la
departementa konsilio
Gilbert Sauvan
Prefekto Bernard Guérin
Statistikaĵoj
Loĝantaro 161 916 (2013)
Loĝdenso 23,4 loĝ./km2
Areo 6 925 km2
Subdividoj
Arondismentoj 4
Kantonoj 15
Komunumaroj 20
Komunumoj 199
Information icon.svg
vdr

La franca departemento Alpes-de-Haute-Provence [alpə də ot pʁovɑ̃s] ("Alpoj de Alta Provenco") estis nomita tiel sekve de la reformo de 1970 kiu ŝanĝis la pranomon Basses-Alpes (malaltaj Alpoj) al la nuna.

Tiu pranomo klarigas la situon de tiu departemento: sude de la Alpoj entenante la plej malaltaj partoj de tiu montaro nomata Alpoj. Ĝi entenas ankaŭ la plej norda parto de la praprovinco Provenco. Ĝi aspektas jene: montaroj oriente, altebenaĵoj centre kaj montetoj okcidente. La ĉefa rivero nomiĝas Durance (DüRÃC). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 126 000 enloĝantarojn. La prefektejo nomiĝas Digne-les-Bains (DiNJ (kun resanigbano)) kun ĉirkaŭ 16 000 enloĝantaroj. Sed la plej grava urbo nomiĝas Manosque (MaNOSK) kun ĉirkaŭ 20 000 enloĝantaroj.

Estas tri subprefektejoj : Forcalquier (Forkalkie) okcidente; Barcelonnette (Barcelonet) norde; Castellane (KasteLAN) sude. La ĉefa ekonomia aktiveco estas ŝafbredado. Poste alvenas turisma aktiveco ligita al libertempo sub la suno. La plej grava industrio estas transformo de mara salo al ĝiaj ĥemiaj elementoj en la urbo Château-Arnoux-Saint-Auban (ŜaTO-ArNU Sankta-ObÃ).

Ekzistas unu esplora centro: pri astronomio en Saint-Michel-l'Observatoire (Observatorio Sankta Mikaelo).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]