Alproksimanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Manieroj de artikulacio
Obstruanto
Klaketo
Plozivo
Ejektivo
Injektivo
Afrikato
Frikativo
Siblanto
Sonoranto
Nazalo
Frapeto
Trilo
Alproksimanto
Likvido
Vokalo
Duonvokalo
Lateralo
Ĉi tiu paĝo entenas fonetikan informon en la IFA, kiu eble ne ĝuste montriĝos en ĉiu retumilo.
[Helpon!]
redaktu

Alproksimantoj (aŭ fojfoje alproksimiĝoj, duonkonsonantoj kaj alproksimaĵoj) estas parolaj sonoj kiuj konsidereblas kiel intermezaj inter vokaloj kaj tipaj konsonantoj. En la artikulacio de alproksimantoj, artikulaciaj organoj striktigas la voĉan vojon, sed lasas sufiĉan spacon al aero por flui sen multa aŭdebla turbulo. Alproksimantoj estas tial pli malfermaj ol frikativoj. Tiu klaso de sonoj inkluzivas lateralajn alproksimantojn kiel [l], kiel en lipo, kaj alproksimantojn kiel [j] kaj [w] en jes kaj la angla well (analogie ankaŭ Esperanta "ŭato") kiuj respektivas proksime al la vokaloj [i] kaj [u], kaj al la Esperantaj duonvokaloj j kaj ŭ en kaj kaj .

Respektivaj vokaloj[redakti | redakti fonton]

Palatalaj alproksimantoj respektivas al antaŭaj vokaloj, velaraj alproksimantoj al malantaŭaj vokaloj, kaj labialigitaj alproksimantoj al rondaj vokaloj. Ili estas tipe malpli longaj kaj pli fermaj ol la respektivaj vokaloj.

Alproksimantoj kontraŭ frikativoj[redakti | redakti fonton]

Kiam emfazigitaj, alproksimantoj povas esti iomete frikataj (tio estas, la aerfluo povas iĝi iomete turbula), kio memorigas pri frikativoj. Examploj estas la y de la angla yes! (aparte kiam longigita) kaj la "malfortaj" alofonoj de la hispanaj b, d, g, kiuj ofte estas transskribitaj kiel frikativoj (ofte eble pro manko de dediĉitaj alproksimaĵaj simboloj). Tamen, tia frikado estas ĝenerale malmulta kaj fojfoja, malkiel la forta turbulado de frikativaj konsonantoj.

Tia konfuzo komunas ankaŭ ĉe senvoĉaj alproksimantoj, kiuj laŭnecese havas certan kvanton da frikativeca bruo. Ekzemple, la senvoĉa labialigita velara alproksimanto [ʍ] estas tradicie nomita frikativo. La tibeta havas senvoĉan lateralan alproksimanton, [l̥], kaj la kimra havas senvoĉan lateralan frikativon [ɬ], sed la distingo ne ĉiam klaras en priskriboj de tiuj lingvoj.

Por lokoj de artikulacio pli malantaŭe en la buŝo, la aro lingvo ne faras kontraston inter voĉaj frikativoj kaj alproksimantoj. Do la IFA allasas ke la simboloj por la voĉaj frikativoj ankaŭ signu la centralajn alproksimantojn, kun aŭ sen malleva diakrito.

Fojfoje la glotalaj "frikativoj" estas nomataj alproksimantoj, ĉar [h] tipe havas neniom pli da frikado ol senvoĉaj alproksimantoj, sed ili estas ofte fonadoj de la gloto sen ajna akompana maniero aŭ loko de artikulation.

Centralaj alproksimantoj[redakti | redakti fonton]

Laterala alproksimantoj[redakti | redakti fonton]

Kunartikulaciataj alproksimantoj kun dediĉitaj IFA-aj simboloj[redakti | redakti fonton]

Ia "centrala" alproksimanto?[redakti | redakti fonton]

Kvankam multaj lingvoj havas centralajn vokalojn [ɨ, ʉ] kiuj estas farataj inter malantaŭaj/velaraj [ɯ, u] kaj antaŭa/palatala [i, y], estas neniu konfirmitaj raportoj pri respektivaj alproksimantoj. Tamen, Mapudungun eble estas kazo: Ĝi havas tri altajn (fermajn) vokalajn sonojn, /i/, /u/, /ɨ/, skribitajn "i", "u", "ü", kaj tri respektivajn konsonantojn, skribitajn "y", "w", "q". La unuaj du klare estas /j/ kaj /w/. La "q" estas ofte priskribita kiel voĉa neronda velara frikativo, sed iuj tekstoj notas respektivecon inter "q" kaj /ɨ/ kiu paralelas al tiuj de /j/-/i/ kaj /w/-/u/. Examplo estas liq /'liɣ/ "white".[1]

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Aŭskultu registrĵo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]