Alquézar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alquézar
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22145
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 348  (2023) [+]
Loĝdenso 11 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 10′ N, 0° 2′ O (mapo)42.1738888888890.027222222222235Koordinatoj: 42° 10′ N, 0° 2′ O (mapo) [+]
Alto 660 m [+]
Areo 32,358757 km² ( 323 5.8 757 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Alquézar (Provinco Ŭesko)
Alquézar (Provinco Ŭesko)
DEC
Alquézar
Alquézar
Situo de Alquézar
Alquézar (Hispanio)
Alquézar (Hispanio)
DEC
Alquézar
Alquézar
Situo de Alquézar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alquézar [+]
vdr

Alquézar [alKEzar] (aragone Alquezra)[1] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la nordokcidento de la komarko Somontano de Barbastro (kies ĉefurbo estas Barbastro) apartenanta al la centro de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Pejzaĝo ĉe Alquézar.

Ĝia municipa teritorio estas en la nordokcidento de la komarko Somontano de Barbastro okcidente de la rivero Vero. Parto de ĝia teritorio estas okupata de la Natura Parko Sierra kaj Cañones de Guara.

La municipo enhavas krom Alquézar mem la loĝlokojn Radiquero kaj San Pelegrín.

Ĝi limas okcidente kun Adahuesca, norde kun Francio (sen ŝosea konekto), oriente kun Colungo, kaj sude kun Santa María de Dulcis.

La loĝloko Alquézar mem (660 msm)[2] estas je 51 km oriente de Huesca, komunikata kun Adahuesca sudokcidente kaj kun Colungo oriente; kaj laŭ la ŝoseo A-1232 laŭ la rivero Vero oni komunikas kun Huerta de Vero, Pozán de Vero kaj Barbastro sudoriente.

Historio[redakti | redakti fonton]

Panoramo de la loĝloko.

La areo estis loĝata de araboj, kiu lasis inter alia la loknomo "Alquézar" el la araba al-qasr (kastelo, alkazaro), de kiu deriviĝis ankaŭ multaj loknomoj en la tuta Iberio (Alcázar). En la 9-a jarcento Jalaf ibn Raŝid konstruigis la kastelon kaj ĝi iĝis la ĉefa defendejo de la araba Barbastro kontraŭ la kristanoj de Sobrarbe. La ekzistado de la kastelo atestas pri la defenda gravo de la loko. Tiukadre la municipa blazono estas bildo de kastelo. Pri la kristana mezepoka historio estas multaj dokumentoj.

En 1067, la reĝo Sanĉo Ramírez de Aragono donis Beranuy kaj Santa María de Sabiñánigo al la abato de Fanlo "ĉar ili konstruis la turon en Alquézar". [3] En 1069 Sanĉo Ramírez, donis foruon al Alquézar. [4] En 1075 Sanĉo Ramírez, donis privilegiojn al Alquézar "kiam oni forigis la sieĝon fare de la islamanoj". [5] En februaro 1125 la reĝo Alfonso la 1-a donis foruojn al Alquézar. [6] Ĝi estis tero de reĝlando (ne senjorlando) ekde la konkero ĝis 1202. [7]

Kastelo kaj Colegiata de Sankta Maria de Alquézar.

En 1218 la reĝo Jakobo la 1-a de Aragono donis al la episkopo de Tortosa la preĝejo de Alquézar. [8] En la 6a de februaro 1233, estante en Sariñena, Jakobo la 1-a de Aragono donis al Artal de Foces la kastelon kaj lokon de Alquézar. [9] En la 25-a de septembro 1245 Jakobo la 1-a de Aragono konfirmis al la lokanoj de Alquézar la foruojn havigitajn de la reĝo Sanĉo Ramírez, aparte la privilegiojn de foiro kaj bazaro. [10]

En 1327 oni markis la limojn inter la teritorioj de Alquézar kaj Alberuela de la Liena.[11] En la 5-a de septembro 1357 la reĝo Petro la 4-a de Aragono vendis al Pedro Jordán de Urriés la kastelon kaj lokon de Alquézar. [12] En la 11-a de junio 1372 Petro la 4-a donis la kastelon kaj lokon de Alquézar al Gonzalo González kontraŭ Ricla. [13] En la 22-a de marto 1380 Violante de Urrea vendis la kastelon, lokon kaj domarojn de Alquézar al la reĝo Petro la 4-a. [14] En la 1-a de junio 1398 la reĝo Marteno la 1-a de Aragono konfirmis la aĉeton de Colungo fare de Alquézar. [15] En 1610 estis posedaĵoj de Alquézar la loĝlokoj Asque, Colungo, Buera, Radiquero kaj San Pelegrín.[16]

Turo, nura restaĵo de la kastelo de Alquézar.

Komence de la 19-a jarcento la tuta komarko estis damaĝita pro la franca invado. Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj al la areo de Bielsa kaj fina kontraŭatako de frankistoj.

En 1966 la kapitula kirko Colegiata estis deklarita Nacia Monumento Histori-Arta. En 1982 la urba kerno estis deklarita Histori-Arta Komplekso.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Alquézar kie oni malaltiĝis el 826 loĝantoj en 1900 ĝis nunaj 354 loĝantoj (2022).[17]

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al natura, sporta, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la tuta urba kerno; la Colegiata de Sankta Maria; la preĝejo de Sankta Mikaelo Ĉefanĝelo; Muzeo pri objektoj mezepokaj, renesancaj kaj barokaj; Etnologia Muzeo Casa Fabián; Natura Parko Sierra y Cañones de Guara kiel gravaj rifuĝejo de flaŭro kaj faŭno, Protektita birda areo Z.E.P.A. en kiu vivas gravaj rabobirdoj; Kultura Parko de la Rivero Vero; prahistoriaj rokpentraĵoj kiel la orienta cervo de Chimiachas, kun pli ol ses dek grotetoj, kiel Quizans, krom la naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero kaj la ravinoj, kiuj ĉirkaŭas la loĝlokon.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Topónimos: pueblos con nombre local en aragonés en Gran Enciclopedia Aragonesa». Arkivita el originalo la 11an de januaro 2012. Konsultita la 19an de oktobro 2009.
  2. Gobierno de Aragón. «Zonas altimétricas por rangos en Aragón y España, y altitud de los municipios de Aragón.». Datos geográficos. Arkivita el originalo la 4an de decembro 2011. Konsultita la 15an de aŭgusto 2012.
  3. (CANELLAS, Cartulario de Fanlo, nº. 46).
  4. (LACARRA, Documentos, nº. 2).
  5. (MUÑOZ, Colección de fueros, p. 252).
  6. (LACARRA, Documentos, nº. 115).
  7. (MIRET, Itinerario de Pedro II, p. 266).
  8. (HUICI-CABANES, Documentos, nº. 12).
  9. (HUICI-CABANES, Documentos de Jaime I, nº. 176).
  10. (HUICI-CABANES, Documentos, nº. 413).
  11. (NAVARRO TOMÁS, Documentos lingüísticos, nº. 103).
  12. (SINUÉS, nº. 196).
  13. (SINUÉS, nº. 198).
  14. (SINUÉS, nº. 203).
  15. (SINUÉS, nº. 205).
  16. (LABAÑA, p. 63).
  17. INE (eld.). «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional».

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Briet, L. Bellezas del Alto Aragón. Huesca, Diputación, 1988, v. 2.
  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]