Alraŝidija

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alraŝidija
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 25° 14′ N, 55° 23′ O (mapo)25.22746111111155.391438888889Koordinatoj: 25° 14′ N, 55° 23′ O (mapo) [+]
Horzono UTC+04:00 [+]
Situo de Alraŝidija

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Al Rashidiya [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

AlraŝidijaAl Raŝidija (en araba: الراشدية) estas distrikto en orienta Dubajo, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE), nome en Dejra kaj sude de la Dubaja Internacia Flughaveno. Tiu estas komunumo kiu limas norde kun la ŝoseo D 89 (Al Ĥaŭwanij), okcidente kun la ŝoseo D 62 (Nad Al Hammar) kaj oriente kun la ŝoseo E 311 (Ŝoseo de la Emirlandoj). Loka strato, "201a Ŝoseo", apartigas Alraŝidija-n el la areo de Nad Ŝamma.

Ĝi havas 22 326 loĝantojn.

Alraŝidija bordas kun la Dubaja Internacia Flughaveno norde, kun Um Ramul okcidente, kun Nad Ŝamma sude kaj kun Mirdif oriente. Lokaj stratoj de Alraŝidija sekvas urbanizan planon, laŭ kiu par-numeritaj stratoj iras nordoriente-sudokcidenten, dum malpar-numeritaj stratoj iras nordokcidente-sudorienten.

Gravaj lokoj en Alraŝidija estas la Alraŝidija Parko, la Nad Ŝamma Parko, la Alraŝidija Granda Moskeo kaj la Komerca Centro Bin Sugat. Alraŝidija estas relative riĉa kvartalo de enmigrintoj kaj emirlandanoj.