Alsfeld estas urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Vogelsberg de la federacia landoHesio, kaj estas la plej granda urbo de la distrikto. Fine de la jaro 2021 la komunumo havis 15 945 loĝantojn. La urbo per tri en- kaj elveturejoj estas ligata al la germana aŭtovojo A5, kiu norden pere de la plilongigo A7 ligiĝas al Hanovro kaj Hamburgo (de tie plu al Jutlando, la malinsula parto de Danio), kaj suden ligiĝas al Frankfurto ĉe Majno kaj Bazelo (kaj de tie plu al la resto de Svislando). La urbon same pasas la federaciaj vojoj B49 kaj B62.
la historia urbodomo de Alsfeld
urbodomo (dekstre), "vinodomo" (maldekstre), inter ili la plej malnova trabfaka domo de la urbo, kaj fone la Valpurga preĝejo