Alstremerio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Alstremerio

Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: unukotiledonoj Liliopsida
Ordo: lilialoj Liliales
Familio: alstremeriacoj Alstroemeriaceae
Genro: alstremerio Alstroemeria
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Alstremerio, latine Alstroemeria, ofte nomita perua lilioinkaa lilio, estas genro de florplantoj en la familio Alstremeriacoj (latine Alstroemeriaceae). Ili ĉiuj devenas de Sudameriko kvankam iuj naturiĝis en Usono, Meksiko, Aŭstralio, Nov-Zelando, Madejro kaj la Kanarioj. Preskaŭ ĉiuj specioj estas limigitaj al unu el du apartaj centroj de diverseco, unu en centra Ĉilio, la alia en orienta Brazilo. Specioj de alstroemerio el Ĉilio estas vintre kreskantaj plantoj dum tiuj de Brazilo somere kreskas. Ĉiuj estas longvivaj plurjaruloj krom A. graminea, eta unujara planto de la dezerto Atakamo de Ĉilio.

La genro estis priskribita de la doktoriĝanta botanikisto Johan Peter Falk kaj lia tezokontrolisto Karolo Lineo en sia disertacio Planta Alströmeria el 1762. Lineo portas la botanikan aŭtoritaton (L.).

Ĝi ricevis sian nomon honore de la sveda barono Clas Alströmer (1736–1794), amiko de Lineo.