Alsufuh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Alsufuh
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 25° 7′ N, 55° 11′ O25.11893888888955.18355Koordinatoj: 25° 7′ N, 55° 11′ O [+]
Situo de Alsufuh
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Al Sufouh [+]
Information icon.svg
vdr

AlsufuhAl Sufuh (en araba: الصفوح) estas distrikto en okcidenta Dubajo, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE), nome en Bur Dubajo. Tiu estas komunumo kiu limas kun la Persa Golfo.

Ĝi havas 3 337 loĝantojn.

Alsufuh enhavas du subkomunumojn, nome la jenaj:

  • Alsufuh Unua ekas je la intersekcio de la ŝoseoj D 63 (Um Sakim) kaj D 94 (Al Sufuh) ĉe Madinat Ĝumejra. Dubaja Policakademio, Lernejo Wellington kaj Mina A'Salam estas en Alsufuh 1a.
  • Alsufuh Dua estas sude de Palmejo Ĝumejra. EStas kelkaj liberaj ekonomiaj zonoj kiel la Dubaja Interreturbo, la Dubaja Scio-Vilaĝo kaj la Dubaja Komunikurbo estas en Alsufuh Dua. Aldone, en la areo estas Dubaja Mezlernejo, la Internacia Lernejo Ŝuifat, la Usona Universitato en Dubajo kaj Hard Rock Cafe.

La Palmejo Ĝumejra kuŝas norde de Al Sufuh. Ĝi limas sude kun la Emirlandaj Montetoj kaj Albarŝa. En 2016, la Ŝejĥo Mohamedo bin Raŝid Al Maktum, reganto de Dubajo, ordonis, ke la strato Alsufuh, plej grava strato en la distrikto, estu renomita kiel Strato Reĝo Salman laŭ la reĝo Salman bin Abdul-Aziz de Sauda Arabio.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Registaro de Dubajo, en You Tube: King Salman Street en Dubajo