Alt-klavo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
klavoj Ctrl, Vindozo kaj Alt

La klavo Alt estas modifklavo kadre de klavaro de komputilo. Sur vindoza klavaro ĝi troviĝas maldekstre de la spacostango, sur makintoŝa klavaro ĝi estas la dua klavo maldekstre de la spacostango, inter la stirklavo maldekstre kaj la komandklavo dekstre. La klava nomo "Alt" origine venis el la angla lingvo kaj signifu alternate („alternigi“): Kun tiu klavo eblas ŝanĝi la signifon de aliaj komputilaj klavoj. En Esperanto eblas kompreni la mallongigon kiel "alternigi" aŭ "alternative".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]