Alta Kanto de Salomono
La Alta Kanto de Salomono estas libro de la Tanaĥo aŭ Malnova Testamento en la Biblio.
En la kristanaj biblioj ĝi estas envicigita post la Libro de la Predikanto (Kohelet).
Por la judoj ĝi apartenas al la tria parto de la Tanaĥo (nomata Ketuvim, כְּתוּבִים, "la skribaĵoj"). Ene de tio, ĝi estas unu el la kvin solenaj volvolibroj (ְּמגלות Megilot), malgrandaj libroj, kiujn oni legas okaze de kelkaj festoj:
- Rut je la semajn-festo, festo de la tritik-rikolto (kristane: Pentekosto)
- Alta Kanto je Pasko
- Predikanto (Kohelet) je la festo de laŭboj
- Plorkanto je la 9-a de Abo, memoro pri la detruo de la templo
- Ester je Purimo
Nomo
La libro nomiĝas
- en la hebrea: שיר השירים
- en la greka Septuaginto (LXX): ΑΣΜΑ
- en la latina Nova Vulgato: Canticum canticorum
Ĝi nomiĝas tia laŭ la komencvortoj «Alta kanto de Salomono», laŭvorte: «Kanto de la kantoj (t. e. la plej eminenta kanto) de Salomono»
Enhavo kaj strukturo
Jen ebla dispozicio: [1]
- Titolo kaj prologo (Kan 1,1-4)
- La 1-a kanto (Kan 1,5 - 2,7)
- La 2-a kanto (Kan 2,8 - 3,5)
- La 3-a kanto (Kan 3,6 - 5,1)
- La 4-a kanto (Kan 5,2 - 6,3)
- La 5-a kanto (Kan 6,4 - 8,4)
- Epilogo (Kan 8,5-7a)
- Apendicoj (Kan 8,7b-14)
Notoj
- ↑ La subtitoloj estas prenitaj el la nove editorita esperanta Biblio:
IKUE kaj KELI (ed.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6.
Ili baziĝas sur tiuj de la germana Einheitsübersetzung.
|