Alta Komisiito de Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alta Komisiito de Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj
United Nations High Commissioner for Refugees
emblemo
organization established by the United Nations • interregistara organizaĵointernacia organizaĵo
Komenco 1950
Geografia situo CH1903: 499843 / 119666 (mapo)46.220976.14056Koordinatoj: 46° 13′ 15″ N, 6° 8′ 26″ O; CH1903: 499843 / 119666 (mapo)
Sidejo 94, Rue Montbrillant, Case Postale 2500, CH-1211 Ĝenevo
Alta Komisiito de Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj (Kantono Ĝenevo)
Alta Komisiito de Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj (Kantono Ĝenevo)
DEC
Alta Komisiito de Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj
Alta Komisiito de Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj
Lokigo de Kantono Ĝenevo en Svislando
Map
Alta Komisiito de Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj
Tipo humanitara organizaĵo
Agareo

refugee law
Humanitara helpo

Estr(ar)o Filippo Grandi
Retejo www.unhcr.org
vdr

La Alta Komisiito de Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj, foje ankaŭ Alta Komisiito pri Rifuĝintoj de Unuiĝintaj Nacioj (AKRUN) (angle U.N. High Commissioner for Refugees mallongigita (UNHCR)) estas posteno de Unuiĝintaj Nacioj. La postenulo precipe estas formala reprezentanto de sia oficejo, la oficejo de la Alta Komisiito de Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj, en Ĝenevo.

Sidejo: 94, Rue Montbrillant, Case Postale 2500, CH-1211 Ĝenevo Telefono: (0041) 22-7398 111 Fakso: -73 919 546 Interrete: www.unhcr.de (en la germana); www.unhcr.fr (en la franca), ktp.

Fondita en 1950 (eklaborado 1951-01-01); Organoj: Alta Komisiito pri Rifuĝintoj: Filippo Grandi, Italio; Ekzekutiva komitato kun delegitoj el 53 membroŝtatoj. Personaro: proksimume 5000 en proksimume 280 oficejoj en 120 ŝtatoj. AKRUN financas sin ĉefe per libervolaj kontribuoj; buĝeto 2002: proks. 1 miliardo da USD.

La ĉefaj taskoj de AKRUN estas, doni al rifuĝintoj - sendepende de ilia raso, religio aŭ politika opinio - internacian juran protekton kaj serĉi daŭrajn solvojn por iliaj problemoj. La protekto kaj la helpoj de AKRUN estas donataj sendepende de raso, religio, politika opinio kaj sekso. Ĉe tio centre gravas la malhelpo de elpelo en landon, en kiu rifuĝintojn minacas persekutado.

(La tradukenda teksto estas kaŝita)

La oficejo de la Alta Komisiito de Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj (AKRUN aŭ AKR en Esperantujo), kun sidejo en Ĝenevo, estas organizaĵo de la UN. Ĝia komenca celo estas protekti la rifuĝintojn, trovi daŭreman solvon por iliaj problemoj kaj atenti pri la aplikado de la Konvencio de Ĝenevo pri rifuĝintoj de 1951. Post la foriro de Ruud Lubbers, en februaro 2005, anstataŭita de la nova Alta Komisiito António Guterres, la nombro de homoj pri kiuj kompetentas la AKR estis 22,3 milionoj, do unu homo el 269 loĝantoj de la planedo. La nombro de rifuĝintoj estis 12,1 milionoj, do 4 elcentojn pli ol en 2000. Aldoniĝas: 900 000 azilpetantoj, 800 000 rehejmiĝintoj, 5,3 milionoj da enlandaj delokitoj, 400 000 delokitoj rehejmiĝintaj kaj 1,7 milionoj de aliaj personoj.[1]

Historio: eŭropa influo[redakti | redakti fonton]

AKRUN, devena el la eŭropa historio de [azilrajto]], fondiĝis en 1949 por ellabori eŭropan tekston por mastrumi la situacion de la eŭropaj rifuĝintoj: la konvencio de la 28-a de julio 1951 pri la statuso de rifuĝintoj. Nur ekde 1967, sub la efikoj de senkoloniigoj, ĝi malfermiĝis al la cetera mondo.

Komenca historio[redakti | redakti fonton]

La historio de AKRUN povas elvoki, ĉe sia stariĝo, tiun de la pasporto Nansen (1922) kaj la starigon de la Interregistara Komitato pri Rifuĝintoj (IKR), dum la Konferenco de Évian. Dum la 1930-aj jaroj okazis efektive grava fluo de "delokitaj loĝantaroj", analizita de Hannah Arendt (1951 [2]). La ŝtatoj starigis tendaroj de rifuĝintoj, nome en Francio, por akcepti la hispanajn rifuĝintojn kaj ekzilitojn de la Hispana Enlanda Milito (oni parolis tiam, oficiale, pri Franca koncentrejo aŭ de "internejo" [3].

Sed nur post la Dua Mondmilito stariĝis laŭcela institucio por rifuĝintoj, en la kadro de la malvarma milito. En 1946, la unua Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj prioritatigis la sorton de rifuĝintoj. Kaj en 1947 oni kreis la Internacian Organizaĵon pri Rifuĝintoj (IOR). La institucio ricevis tiam la celon akcepti la "bonajn" rifuĝintojn el la orienta bloko kaj doni al ili "protekton" samtempe korpan kaj juran, bazitan sur la provo respektigi la homrajtojn de la "senŝtatuloj"

Post serio de internaciaj streĉiĝoj, kaj vide al la maleblo por IOR respondeci pri la milionoj de delokitoj dum la dua mondmilito sur la eŭropa kontinento, oni decidis tiri la instruojn de la fiasko de IOR kaj anstataŭigi ĝin. La 1-an de januaro 1951 AKRUN estis kreita en la loko de la IOR. Kelkajn monatojn poste, per rezolucio de la Ĝenerala Asembleo de la UN de decembro 1950 la Konvencio de la 28-a de julio 1951 pri la statuso de rifuĝintoj (aŭ ĝeneva konvencio) liveris instrumenton, kiun AKRUN estis taskita apliki.

1949-1967 : institucio por Eŭropo[redakti | redakti fonton]

Komence en 1949 AKRUN estas komisiito kiu laboras por la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj. Li helpis lin por taŭgigi la Konvencion pri la statuso de la rifuĝintoj kaj senpatrujuloj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. AIDH, / HCR - La « protection internationale » des réfugiés
  2. Hannah Arendt: La originoj de la totalismo. La imperiismo [france: Les Origines du totalitarisme. L'impérialisme, 1951.
  3. Michel Agier, Protéger les sans-État ou contrôler les indésirables : où en est le HCR ? [Ĉu protekti la senŝtatulojn aŭ kontroli la nedeziratojn: kie situas la AKRUN?, TERRA-Ed., Coll. "Reflets", jan. 2006 : http://terra.rezo.net/article348.html



Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]