Alta protektanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Alta protektanto estas honora ofico por doni juran protekton. Temas pri alta protektanto de la Universalaj Kongresoj de Esperanto. La nocio deriviĝas de la latina participo protectum = protektata.

Honoraj oficoj estas la Alta protektanteco kaj loko en la honora komitato; iam ekzistis ankaŭ kongresa prezidanto aŭ honora kongresa prezidanto. Alta protektanto laŭeble estu la plej altranga persono en la koncerna ŝtato, kiel la ŝtatprezidanto.

La ofico de Alta Protektanto estis novaĵo en la UK 1908 kaj ekis de tiam. Gazetara artikolo la 17-an de aŭgusto informis, ke la Alta Protektanto de la UK estas la saksa reĝo Frederiko Aŭgusto la 3-a, kiu "dankis pro la honoro kaj bonvenigis la partoprenantojn".

Listo[redakti | redakti fonton]

UK 1913 Emil Frey estis alta protektanto.

UK 1921 La alta protektanto estas registrita ĉeĥoslovaka registaro

UK 1922 La unua prezidanto de Finnlando Kaarlo Juho Ståhlberg [1]

UK 1927 alta protektanto iĝis provincestro Marian Rembowski al la postkongreso Bjalistoko.

La alta protektanto de la UK 1931 fariĝis marŝalo Józef Piłsudski. danke al strebo de Odo Bujwid.

La UK 1933 fine ne havis altan protektanton, kvankam en 1932 Konrad Adenauer, posta federacia kanceliero de Germanio kaj tiama ĉefurbestro de Kolonjo, estis elektita alta protektanto de la UK - tamen la malŝato de la novaj naziaj regantoj je Adenauer fine kondukis al la diplomatia paŝo entute rezigni pri protektanto

UK 1950 La Alta Protektanto estis la parlamenta prezidanto Édouard Herriot

UK 1952 Kiel Alta Protektanto oficis la kronprinco Olavo la 5-a.

UK 1953 La solenan malfermon ĉeestis Alta Protektanto D-ro Vladimir Bakarič, Prezidanto de la Kroata Respubliko.

UK 1960 Reĝo Baldueno akceptis la Altan Protektadon de la 45-a UK.

UK 1968 La Alta Protektanto estis la diktatoro Francisco Franco. En 2007 esperantistoj lanĉis retan peticion por nuligi tiun titolon (kiun ili nomis "honora prezidanteco", laŭ la Hispanlingva esprimo "presidente de honor" uzita en la tiama organo de Hispana Esperanto-Federacio). En la diskutlistoj oni povas vidi debaton inter la subtenantoj, kiuj substrekas la neceson distanciĝi de faŝismo, kaj la kontraŭuloj, kiuj taksas, ke la historion oni ne ŝanĝu, eĉ se ĝi estas kelkfoje hontinda

UK 1969 La Alta Protektanto de la kongreso estis Urho Kekkonen, Prezidanto de Finnlando.

UK 1970 La Alta Protektanto estis la esperantisto Franz Jonas, ŝtata prezidanto de Aŭstrio, kiu ankaŭ paroladis en la Solena Inaŭguro de la kongreso.

UK 1971 La Alta Protektanto estis Peter Studd, lord-urbestro de Londono

UK 1972 La Alta Protektanto estis Tom McCall, ŝtatestro de Oregono.

UK 1973 La Alta Protektanto de la kongreso estis Josip Broz Tito, la prezidento de Jugoslavio.

UK 1976 La Alta Protektanto estis A. K. Tripanis, ministro pri kulturo kaj sciencoj.

UK 1977 La Alta Protektanto estis Kristján Eldjárn, ŝtata prezidanto de Islando.

UK 1978 La Alta Protektanto estis Petr Tanĉev, unua vicprezidanto de la Ŝtata Konsilantaro de Bulgario

UK 1980 La Alta Protektanto de la 65-a UK estis la sveda parlamentestro Ingemund Bengtsson[2].

UK 1982 La Alta Protektanto estis Lia Reĝa Moŝto Baldueno, reĝo de Belgio.

UK 1983 La Alta Protektanto de la 68-a UK estis S-ro Sándor Gáspär, vicprezidanto de Hungara Popolrespubliko

UK 1988 La Alta Protektanto estis la tiama ĉefministro Willem Drees.

UK 1989 La Alta Protektanto estis Harold Wilson, tiama ĉefministro de Britujo.

UK 1990 La Alta Protektanto estis Prezidanto Fidel Castro kiu ĉeestis la Solenan Inaŭguron kaj poste dum akcepto de la esperantistoj diris: "Mi konsideras min soldato de Esperanto".

UK 1992 Alta protektanto estis d-ro Heinz Fischer, tiama prezidanto de la aŭstria parlamento

UK 1995 prezidanto de Finnlando Martti Ahtisaari estis la alta protektanto.

UK 1996 Alta Protektanto estis la ceĥa prezidanto Václav Havel

UK 1999 Alta Protektanto estis la prezidento de Germanio Roman Herzog[3].

UK 2000 Ŝimon Peres, tiam la Ministro pri Regiona Kunlaboro kaj laŭreato de la Nobel-pacpremio en 1994, estis Alta Protektanto[4].

UK 2001 Alta Protektanto estis la sinjoro Stjepan Mesić, prezidento de la Kroata Respubliko[5].

UK 2003 Alta Protektanto estis la sveda ĉefministro Goran Persson[6].

UK 2005 Alta Protektanto estis la prezidento de la Litova Respubliko s-ro Valdas Adamkus[7].

UK 2006 Alta Protektanto estis s-ro Giorgio Napolitano, la prezidanto de la Itala Respubliko[8].

UK 2008 La Alta Protektanto de tiu jubilea UK estis s-ino Gerdi A. Verbeet, prezidanto de la Dua Ĉambro de la Regna Delegitaro, t.e. la nederlanda parlamento[9].

UK 2009 Bronisław Komorowski kiel Marŝalo de Sejmo estis la Alta Protektanto (li poste, en 2010, elektiĝis prezidanto de la Pola Respubliko)[10]. Alta Protektanto de la postkongreso estis Prezidanto de Pola Senato Bogdan Borusewicz.

UK 2010 Alta protektanto estis la vicministro pri kulturo de Kubo, Fernando Rojas[11].

UK 2012 S-ino Nguyễn Thị Doan, vicprezidento de Vjetnamio, estis la alta protektanto.[12][13].

UK 2013 La Alta Protektanto de la kongreso estis la ŝtatestro, Ólafur Ragnar Grímsson[14]. Ólafur Ragnar Grímsson persone partoprenis la solenan inaŭguron de la kongreso kaj alparolis la ĉestantojn[15].

UK 2014 Responde al la alvoko de argentinaj esperantistoj Mauricio Macri, estro de la registaro de la urbo Bonaero (urbestro), akceptis iĝi Alta Protektanto.

UK 2015 Frédéric Cuvillier estis alta protektanto de la 100a UK kaj ĉefo de la honora komitato

UK 2016 La Alta Protektanto estis la prezidento de Slovakio Andrej Kiska.[16].

UK 2017 Estis nomumita Alta Protektanto la sinjoro Park Joo-sun, vicestro de la Parlamento de la Korea Respubliko.

UK 2018 Estis nomumita Alta Protektanto la sinjoro Luís Filipe de Castro Mendes, Ministro pri Kulturo en la tiama registaro de Portugalio.[17]

Aliaj aranĝoj[redakti | redakti fonton]

Michael D. Higgins deklaris sian akcepton esti la "alta protektanto" de la 9-a Eŭropa Esperanto-Kongreso de EEU

IJK 2005 prezidanto de Pollando Aleksander Kwaśniewski estis la Alta Protektanto de 61-a IJK

Kardinalo Miloslav Vlk kiel alta protektanto de Esperanto-aranĝoj: Dum la 48-a Kongreso de IKUE en la jaro 1995 en Olomouc (Ĉeĥujo), kardinalo Miloslav Vlk estis ne nur alta protektanto de la kongreso, sed li iĝis ankaŭ protektanto de la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista. Li iĝis ankaŭ alta protektanto de la 55-a Kongreso de IKUE en Ĉeĥujo, okazinta en 2002 en Kroměříž. La kardinalo transprenis ankaŭ altan protekton por la 65-a Internacia Junulara Kongreso, okazonta en 2009 en Liberec', kaj dimanĉe la 19-an de Julio, je la 10-a horo, eĉ servis enkadre de ĝi Esperantan sanktan meson en la Libereca kirko de Sankta Antonio la Granda.

La 4-a TAKE la Alta Protektanto estis la tiama Ministro pri Kulturo en Kolombio D-ro Alberto Casas Sanz de Santamaría. La ministro Casas ĉeestis la solenan inaŭguron kaj dumkongrese oni legis leteron de la tiama prezidanto de Kolombio, Andrés Pastrana, en kiu li salutas la kongreson.

Referencoj[redakti | redakti fonton]