Altaja falko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Altaja falko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Falkedoj Falconidae
Genro: Falco
Specio: F. jugger
Falco jugger altaicus
(Menzbier MA, 1891)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Altaja falko (Falco cherrug altaicus)(?) estas granda falko de disputebla taksonomia situacio. Ĝi estas ofte konsiderata subspecio de la Tartarfalko (Falco cherrug).

Ĝi reproduktiĝas en relative malgranda areo en Centrazio tra la Altajoj kaj la Sajanoj. Tiu areo koincidas kun la multe pli granda reprodukta areo de la Tartarfalko (Falco cherrug). Ŝajnas ke la Altaja falko estas ĉu naturaj hibridoj inter Tartarfalko kaj Ĉasfalko (Falco rusticolus), ĉu posteuloj de raraj hibridoj reenirintaj en la granda populacio de Tartarfalkoj. Nunaj molekulaj genetikaj studoj ne kapablis ankoraŭ pruvi aŭ falsigi tiun hipotezon. La Ĉasfalko estas rara vintra vaganto en tiu areo. La altaltitudaj malvarmaj herbejoj de tiu regiono estas intermeza habitato inter la tipa habitato de la Tartarfalko (moderklimataj stepoj de malaltaj teroj) kaj la tipa habitato de Ĉasfalko (arkta tundro). Tiuj du specioj de falkoj estas ankaŭ facile hibrideblaj ĉe kaptivbredataj birdoj.

Tiele la Altaja falko estas provizore konsiderata subspecio de la Tartarfalko Falco cherrug altaicus. Ili tendencas esti pli grandaj ol la tipaj Tartarfalkoj kaj havas ruĝecdorsajn, brunecajn kaj grizecajn variantojn.

Ili havis bonegan reputacion inter centraziaj falkadistoj. Tio estas tialo ke kelkaj spekulacias ke la hungara mita turul povus esti fakte la Altaja falko.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj Ligoj al raraj fotoj[redakti | redakti fonton]