Altarero de Paumgartner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Altarero de Paumgartner, oleo sur tolo, 157 cm × 248 cm. Malnova Pinakoteko, Munkeno.

La Altarero de Paumgartner (ĉirkaŭ 1500) estas frua triptika pentraĵo de Albrecht Dürer, komisiita de la familio Paumgartner de Nurenbergo. La centra panelo priskribas scenon de la Naskiĝo de Jesuo, dum la flankaj paneloj priskribas Sanktan Georgon (maldekstre) kaj Sanktan Eŭstakion (dekstre). La vizaĝo de la sanktuloj esta portretoj de la donacintoj nome fratoj Stefano kaj Luko Paumgartner, respektive. Aliaj membroj de la familio Paumgartner estas priskribitaj kiel malgrandaj figuroj en la centra panelo.

En 1616 la pentraĵo estis aĉetita de Maksimiliano la 1-a, Elektisto de Bavario kaj portata al Munkeno. Tie ĝi estis ŝanĝita por kongrui kun la gustoj de la 17a jarcento. Tio konsistis en aldono de kaskoj, ĉevaloj, kaj pejzaĝaj fonoj al la portretoj de sanktuloj kaj pentrado super la malgrandaj figuroj de donacintoj en la centra panelo. Tiuj plibeligoj estis forigitaj fare de restaŭristoj en 1903.[1][2]

La 20an de aprilo 1988, la Altarero de Paumgartner estis unu el la tri pentraĵoj de la Malnova Pinakoteko, kiuj estis atakitaj per koncentrita sulfata acido fare de la seria artovandalo Hans-Joachim Bohlmann.[3] Nu, ĝi suferis almenaŭ 12 milionoj da usonaj dolaroj pro damaĝo.[4] Post 21 jaroj de restaŭrado, ĝi revenis al ekspoziciado en 2010.[5]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dürer und Grünewald, Der Frankfurter Heller-Altar, Bernhard Decker, p. 37
  2. Mallonga artikolo el tiutempa publikaĵo pri la restaŭrado.
  3. Jane Campbell Hutchison (2000). Albrecht Dürer: a guide to research. Taylor & Francis. p. 283. ISBN 0-8153-2114-7.
  4. "3 Durer Masterpieces Vandalized With Acid." New York Times, 22a de aprilo 1988
  5. Bailey, John. Cleaning up After a Serial Art Vandal. The Age, 20a de februaro 2011.