Altaro de Pergamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Altaro je Zeŭso)
La okcidenta flanko de la Pergama Altaro laŭ rekonstruo en la Pergamo-muzeo en Berlino.

La Altaro de Pergamo estas monumenta konstruaĵo farita dum la regado de la greka reĝo Eŭmenes la 2-a en la unua duono de la 2a jarcento a.K. sur unu el la terasoj de la akropolo de la antikvgreka urbo Pergamo en Malgranda Azio.

La strukturo estas 35.64 metrojn larĝa kaj 33.4 metrojn profunda; la frunta ŝtuparo estas preskaŭ 20 metrojn larĝa. La bazo estis ornamita pere de friso en alta reliefo montranta la batalo inter la Gigantoj kaj la Dekdu Dioj Olimpianoj konata kiel Gigantomaĥio. Estas dua, pli malgranda kaj mal pli bone konservita altoreliefa friso sur la internaj kortomuroj kiuj ĉirkaŭas la aktualan fajraltaron sur la supra nivelo de la strukturo ĉe la pinto de la ŝtuparo. En serio de sinsekvaj scenoj, ĝi priskribas eventojn el la vivo de Telefo, legenda fondinto de la urbo Pergamo kaj filo de la heroo Heraklo kaj de Aŭgo, unu el la filinoj de la reĝo de Tegeo nome Aleo.

En 1878, la germana inĝeniero Carl Humann komencis oficialajn elfosaĵojn ĉe la akropolo de Pergamo, klopodo kiu daŭris ĝis 1886. La elfosado estis entreprenita por savi la altarfrisojn kaj montri la fundamenton de la konstruaĵo. Poste, aperis ankaŭ antikvaj strukturoj en la akropolo. Laŭ negocado kun la turka tregistaro (partoprenanta en la elfosado), oni interkonsentis ke ĉiuj friseroj trovitaj tiame iĝos propraĵo de muzeoj en Berlino.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 39° 07′ 52″ N 27° 11′ 02″ O / 39.131051 °N, 27.183931 °O / 39.131051; 27.183931 (mapo)