Altebenaĵo de Djado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
ruinoj de la malnova urbo Djado
tubuaj virinoj antaŭ Djado

La altebenaĵo de Djado estas montara altebenaĵo, kiu situas en la ekstrema nordoriento de la afrika ŝtato Niĝero. La altebenaĵo havas areon de ĉ. 60.000 km² kaj atingas altojn inter 400 kaj 1.000 metroj super la marnivelo. Ĝin ĉirkaŭas la montaraj masivoj de Tibesti oriente, de Tassili n’Ajjer kaj Ahaggar en la nordokcidento, la altebenaĵo Manguéni en la nordo kaj la altebenaĵo Tchigaï en la oriento, la grandaj sablodezertoj Ténéré en sudokcidento kaj Grand Erg Du Bilma en la sudo kaj formas unu el la nordaj limoj de la ĉada baseno.

La altebenaĵo de Djado konsistas geologie el plejparte senkarbona sablo- kaj bazalto-ŝtonoj, kiu estiĝis en Kambrio kaj Mezozoiko. La altebenaĵo konsistas en multaj karstaj ŝtupoj. Trairas multaj [[vadio]j, ekzemple Blaka, Achelouma, Domo, Yentas, Lobozédé, Tardijé kaj Odri Kolo Kaya, kiuj estas profunde entranĉitaj en la altebenaĵo.[1] En la oriento de la altebenaĵo ekzistas multaj glate ŝlifitaj bazaltaj jardangaj formacioj, kiuj estas ĉirkaŭitaj de altaj dunoj.[2] Ĉe la supraj areoj, kie la vento estas forta okazas fortan ventan erozion.

La klimato de la altebenaĵa regiono estas aridega kun precipitaĵo de nur ĉ. 20 ĝis 50 mm jare. La averaĝa taga temperaturo estas 25°C en decembro ĝis 35 °C somere, kun pinto dum la tagmezo de pli ol 50 °C. Vegetaĵoj nur kreskas en regionoj kun surface ekzistanta grundakvo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Karl Heinz Striedter, Robert Vernet, Nadjib Ferhat: Quartäre Depressionen am Südrand der Monts Totomaye, Djado-Plateau, Nordost-Niger : Paläoumwelt und Vorgeschichte. In: Paideuma. Mitteilungen zur Kulturkunde. Frobenius-Institut, Band 38, 1992, S. 109–141.
  2. Das Plateau von Djardo auf Saharaweb